china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Posttertrema rekonstruado celas longtempajn interesojn
(GMT+08:00) 2008-07-04 15:51:57

La 24-an de junio, en la nomo de ĉina Ŝtata Konsilantaro, ĉina vicĉefministro kaj vicĉefa komandanto de ĝenerala komandejo kontraŭkatastrofa kaj prisava Hui Liangyu raportis al la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kontraŭkatastrofan kaj prisavan staton kaj postkatastrofan rekonstruadon post la fortega tertremo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan. Laŭ la raporto, la ĉina Ŝtata Konsilantaro ne nur ĉiuflanke aranĝis multajn gravajn laborojn pri nunaj kontraŭkatastrofaj kaj prisavaj situacio kaj tasko, sed ankaŭ rigardas postkatastrofan rekonstruadon kiel longtempan taskon, unuapaŝe finos rekonstruadon en 3 jaroj kaj daŭrigos disvolvon en plagitaj lokoj en la postaj 5 jaroj. Kaj la koncepto "Homoj estas plej gravaj", ĉiam plenumata de la ĉina registaro en la savado, ankoraŭ estos enkorpigata en detalaj kaj sciencaj aranĝoj kaj planoj pri kontraŭkatastrofa rekonstruado. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Post la fortega tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo, la ĉina registaro ĉiam rigardas savadon de vivo kiel la ĉefan taskon. Se ekzistas ebleco, oni forte klopodas kaj absolute ne facile faras forlason. Objektive resumante progreson de la kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro, Hui Liangyu raportis rapidan savadon de popolamasoj, zorgeman kuracadon de vunditoj kaj plenfortan aranĝon de suferantoj kiel la ĉefan enhavon.

Pasis unu kaj duona monatoj de post la tertremo, kaj kontraŭkatastrofa kaj prisava laboro eniris en novan periodon, pri nuna tasko la ĉina Ŝtata Konsilantaro aranĝis novajn gravajn laborojn, kiaj racia aranĝo de suferantoj, ĉiuflanka kuracado kaj imunigo, rapidigo de riparo de bazaj instalaĵoj, pluapaŝa prevento de sekundaraj katastrofoj kaj plej frua rekomenco de produktado. Hui Liangyu diris:

"En la rekonstruado oni konsideru la lokajn kondiĉojn, atentu sciencecon kaj sekurecon, faru ŝparan kaj intensivan utiligon de tero kaj protektu agrojn, daŭre plenforte savu vunditojn, maksimume reduktu proporciojn de morto kaj kripliĝo, laŭeble aranĝu suferantojn partopreni en postkatastrofa rekonstruado kaj laŭeble altigu enspezon de loĝantoj en plagitaj lokoj."

Samtempe, Hui Liangyu emfazis, ke la postkatastrofa rekonstruado estas urĝa kaj longtempa tasko. Pro tio, la ĉina Ŝtata Konsilantaro unuapaŝe finos rekonstruadon en 3 jaroj kaj en postaj 5 jaroj daŭrigos solidigon kaj disvolvon. Efektive, la Ŝtata Konsilantaro frue faris longtempan planon, ellaboris kaj publikigis serion da leĝoj kaj regularoj. Ĉinio ankaŭ establis ŝtatan komitaton de specialistoj pri tertremo en Wenchuan. Krom ellaboro de postkatastrofa rekonstrua ĝenerala projekto, la Ŝtata Konsilantaro ellaboros dek fakajn projektojn. Hui Liangyu konigis:

"Por ellabori ĝeneralan projekton kaj la fakajn projektojn, ni persistos en observado de efektiva stato, scienco, racio kaj klopodo por altigi nivelon kaj kvaliton de projektoj, persistos en atento al homoj, unua konsidero de baza vivo de suferantoj kaj instalaĵoj de publika servado kaj persistos en sekureco, ekonomio, ŝparo de tero, unueca planado kaj plenampleksa prikonsidero kaj trakto de la rilatoj inter homoj kaj la naturo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040