china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ni estas samfamiliaj
(GMT+08:00) 2008-07-07 17:27:06

La 12-an de majo, 2008, okazis 8-grada tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco. La tertremo kaŭzis grandan perdon de homoj kaj kapitaloj. Sciinte la informon Kubo tuj organizis internacian kuracan taĉmenton konsistantan el 35 eminentaj kuracistoj kaj flegistinoj. Ili multefoje partoprenis en internaciaj kuracaj helpadoj kaj havas riĉan sperton. Kuba ambasadoro en Ĉinio Carlos, kiu bonvenigis la taĉmenton en Pekina Internacia Flughaveno, konigis,

"Tio estas kuraca taĉmento havanta riĉan sperton. Ili multefoje partoprenis en eksterlandaj kuracaj helpadoj, ekzemple post tertremo en Pakistano kaj cunamo en Indonezio. Ili rapide faros kuracan laboron en la katastrofejo laŭ la aranĝo de ĉina koncerna departemento."

Vespere de la 23-a de majo, kuba kuraca taĉmento atingis la urbon Chengdu. Tiutage ili komencis kuracan laboron en loka hospitalo. Jose Rodriguez estas gvidanto de la kuraca taĉmento. Menciante pri la respondeco de la taĉmento, li emfazis,

"Ni venis al Ĉinio por plenumi internaciisman kaj humanisman spiriton. La kubaj registaro kaj popolo ĉiam staras kune kun la ĉina popolo. Ni volas fari plimulte da laboroj kaj resanigi pli multajn vunditojn. Ni restas en Ĉinio, se ankoraŭ troviĝas vunditoj."

En la kuraca taĉmento, estas 3 specialaj membroj. Ili estas ĉinaj studentoj lernantaj en Kubo. Estas pli neatendite, ke ilia hejmloko estas Sichuan-provinco. Ĉi-foje la kuba registaro speciale aranĝis ilin veni al Ĉinio kune kun la taĉmento. Ili diris,

"Ni estas tre eksciitaj pro la partopreno en la kontraŭkatastrofa laboro. Sciinte la tertremon ni volas fari ion por la katastrofejo. Ni ankaŭ profunde komprenas la respondecon de kuracisto."

La laboro en hospitalo en katastrofejo estas intensa. Ĉiutage multe da vunditoj enhospitaliĝis kaj samtempe grandnombro da vunditoj estis transportitaj al aliaj hospitaloj kun plibona kondiĉo. La kuracistoj de kuba kuraca taĉmento okupiĝis inter kelkaj kuracdomegoj. Post kelkaj tagoj la kuracistoj de la du landoj jam bone kunlaboris. Kubaj kuracistoj ĉiam opiniis, ke ili estas nesufiĉe okupitaj, kaj iniciateme serĉis laboron. Ilia labora entuziasmo kaj serioza sinteno kortuŝis ĉinajn kuracistojn. Ĉina kuracisto Huang Ling, kiu kelktage laboris kune kun la kubaj kuracistoj, tre admiris ilin kaj nomis ilin kubaj instruistoj.

"Tiuj kubaj instruistoj partoprenis en multe da similaj savadoj. Mi povas multe lerni de ili. De tempo al tempo ni ankaŭ interŝanĝis spertojn en la laboro. Komence estis iomete malfacile pro la lingva problemo, sed nun ni jam bone konas unu alian, do ni bone kunlaboras laŭ la rigardo kaj ago."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040