china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio sankciis Konvencion pri Rajtoj de Handikapuloj
(GMT+08:00) 2008-07-08 19:02:19

La 26-an de junio, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, la ŝtata regpotenca institucio de nia lando, sankciis la Konvencion de Unuiĝintaj Nacioj pri Rajtoj de Handikapuloj. Tiu ĉi konvencio celas garantii, ke ĉiuj handikapuloj plene kaj pace ĝuas ĉiujn homajn rajtojn kaj bazan liberecon. Por Ĉinio, en kiu troviĝas pli ol 82 milionoj da handikapuloj, la sankcio al tiu ĉi konvencio akcelos la disvolviĝadon de la handikapula afero.

En decembro de 2006, la 61-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pasigis la Konvencion pri Rajtoj de Handikapuloj. La konvencio estas la unua internacia leĝa dokumento en la historio de Unuiĝintaj Nacioj por plene protekti la rajtojn de handikapuloj. Estas menciinde, ke por esplorado kaj skizado de la konvencio, la speciala komitato de la Ĝenerala Asembleo okazigis 8 kunvenojn, kaj la delegacio konsistanta el la ĉina registaro kaj la ĉina Federacio de Handikapuloj ne nur partoprenis en ĉiuj kunvenoj, sed ankaǔ faris esencan kontribuon por la glata pasigo de la konvencio. Tial, la ĉina jurista rondo opinias, ke la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Rajtoj de Handikapuloj havas eksterordinaran signifon. Membro de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, estro de la Ĉina Universitato de Politika kaj Jura Sciencoj, fama juristo Xu Xianming opinias, ke juĝante la rolon de Ĉinio en skizado de la konvencio, ni povas diri, ke la disvolviĝo de la ĉina handikapula afero faris ekzemplon kaj ludis gvidan rolon en la internacia socio. Li diris:

"De skizado ĝis pasigo de la konvencio en Unuiĝintaj Nacioj, Ĉinio ludis grandegan rolon. Tio probable estas ekzemplo, ke Ĉinio partoprenas en ellaborado de la internaciaj regularoj. Tiel ni devas vidi, ke Ĉinio ludis ekzemplan kaj gvidan rolon al la mondo en antaǔenpuŝo de homrajta afero, kaj plie, en antaǔenpuŝo de la afero de handikapulaj homrajtoj. Pro tio la konvencio havas grandan signifon."

La Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Rajtoj de Handikapuloj, konsistanta el prefaco kaj 50 klaǔzoj, postulas, ke ĉiuj subskribintaj landoj garantiu la rajtojn en ekonomia, socia, kultura kaj aliaj flankoj kaj senobstaklan vivadon de handikapuloj, kaj difinas, ke ĉiuj subskribintaj landoj prenu rimedojn por garantii rajtojn de handikapuloj en ricevo de jura protektado, en partopreno de politika vivo kaj publika vivo, kaj tiel plu.

En la 30-a de marto pasintajare, la konvencio publikiĝis por subskribo de diversaj landoj. En la sama tago, ĉina konstanta delegito en Unuiĝintaj Nacioj s-ro Wang Guangya, reprezentante la ĉinan registaron, subskribis la konvencion. Post la validiĝo de la konvencio en majo ĉi-jare, la ĉina registaro rapide prezentis ĝin al la ŝtata regpotenca institucio, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, por sankciado. Antaǔtage ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Wu Dawei eksplikis al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso pri sankcio de la konvencio. Li diris:

"La ĉefa enhavo de la konvencio kongruas al la baza cirkonstanco de leĝoj, politikoj kaj praktikado de nia lando. Ĉiuj kondiĉoj pri sankcio de tiu ĉi konvencio jam maturiĝis. La sankcio de la konvencio utilas ne nur al la tuta socio de Ĉinio por pluapaŝe starigi bonan situacion de respekto al la rajtoj kaj digno de handikapuloj, sed ankaǔ al garantio de disvolviĝado de la handikapula afero de nia lando."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040