china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kuba kuraca taĉmento en Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-07-14 10:00:05

Kubaj kuracistoj ofte entuziasme nomis ĉinajn kolegojn frato aŭ fratino. Ĉiutage en la katastrofejo, tiuj kuracistoj okupiĝis tagnokte por plirapide resanigi la vunditojn.

Iu matene enhospitaliĝis iu serioza vundito. En la tertremo li estis frakasita de vazo. Tio kaŭzis eksteriĝon de kranio kaj sangadon. La paciento estis tre streĉita kaj stagniĝis. 2 kubaj kuracistoj kaj milde kuracis la vunditon kaj trankviligis lin kune kun ĉina kuracisto kaj lia familiano.

Kuba kuracisto: "Diru al li, ke li ne nervozu. La vundo ne estas serioza. Li baldaŭ resaniĝos. Ne maltrankviliĝu."

Ĉina kuracisto: "Ne timu! Ni unue purigu la vundon. Baldaŭ venos kirurgo."

Familiano de paciento: "Vidu, ambaŭ fremdlanda kuracisto kaj ĉina kuracisto tre zorgas vin. Ankaŭ mi akompanas vin. Ne timu!"

La kuba kuracisto serioze purigis la vundon kaj akompanis lin ĝis la veno de kirurgo.

En Ĉinio estas tia diro, ke kuracisto havas gepatran koron. Tio signifas, ke kuracisto devas zorgi siajn pacientojn kiel gepatroj zorgas siajn gefilojn. Per tia spirito kubaj kuracistoj milde kaj serioze traktis la pacientojn. La pacientoj estis kortusitaj de ili.

Por garantii sufiĉajn pendlitojn ĉiutage multe da pacientoj devas esti transportitaj al aliaj hospitaloj en aliaj urboj. Posttagmeze de iu tago la paciento de kuba kuracistino Ana estis transportota. Post la lasta resaniga ekzercado al la paciento fare de Ana la paciento nevole forlasis. /6/

"Post enhospitaliĝo de la paciento ĉiutage ni dufoje faris resanigan ekzerdadon al ŝi. Tiutage ŝi diris, ke ŝi ne volas forlasi nin. Ŝ nin dankis. Ankaŭ mi tre sopiras pri ŝi."

Ana alte taksis la amikecon kun la ĉinaj pacientoj. Ŝi opinias, ke tio estas simbolo de la amikeco inter la popoloj de Kubo kaj Ĉinio.

"Ni tre respektas Ĉinion. Ĉinio estas plej fidela amiko de Kubo. En malfacila periodo de Kubo, Ĉinio ĉiam staris kun ni kaj senegoisme helpis nin. Do ni tre dankas Ĉinion. Ni esperas, ke eterne daŭru la amikeco inter la du landoj. Ni laŭeble helpas ĉinajn plagitojn kaj volontas iri al plej serioza katastrofejo."

La eksperta medicino, serioza sinteno kaj sinforgesa spirito gajnis laŭdon de ĉiuj vunditoj. Ili multe aprobis la kuracistojn. De la lastaj tagoj paciento Tang Zhihui akceptis resanigan ekzercadon fare de du kubaj kuracistoj. Nun ŝi jam multe saniĝis. Ŝi ĝoje diris,

"Mia farto estas bona nun. Mi tre dankas ilin pro iliaj medicino kaj respondeco."

Estas streĉa kaj okupa la savada laboro. Tamen ankoraŭ estas interludo kortuŝanta homojn.

La 26-a de majo estas naskiĝtago de kuba kuracisto Gabriel. Atentamaj ĉinaj kuracistoj speciale aranĝis simplan kaj varman vesperon por ke li sentu varmecon de familio.

Rememorante la simplan, sed specialan naskiĝtagan vesperon Gabriel diris,

"Mi tre surpriziĝis. En la komenco oni sciigis al ni nur ordinarajn aferojn, poste ĉinaj kuracistoj subite eniris portante naskiĝtagan kukon kaj kantante naskiĝtagan kanton al mi. Mi tre ĝojis kaj sentis intimcon kun ĉinaj kolegoj. Ĉinoj estas tre entuziasmaj kaj gastamaj. Antaŭe mi partoprenis en savada laboro en aliaj landoj, tamen tio estas unua fojo, ke oni celebras naskiĝtagon por mi."

Tio estas speciala naskiĝtago. En la vespero la familia emocio kunigis ĉinajn kaj kubajn kuracistojn. Tiam ili similas al intimaj gefratoj.

La tertremo detruis hejmlokon de multe da homoj, tamen en la hospitalo kubaj kuracistoj, pacientoj kaj iliaj familianoj kaj ĉinaj kuracistoj formis varman familion. Tio estas anima ĝardeno kaj estas atesto de amikeco inter la popoloj de Ĉinio kaj Kubo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040