china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio aktive faras laboron kontraŭ inundo
(GMT+08:00) 2008-07-15 08:58:30

La 2-an de julio, oficisto de ĉina Akvoutiliga Ministerio esprimis en Pekino, ke Ĉinio plenforte riparas akvoutiligajn programojn detruitajn en tertremo kaj urĝe solvas danĝeron de lagetoj kaŭzitaj de la tertremo por garantii, ke la katastrofejo en Sichuan-provinco sekure pasigu la fluson. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Ekde la 1-a de julio, la katastrofejo en Sichuan-provinco eniris en fluson. Laŭ metea antaŭdiro, evidente multiĝos pluvado en la katastrofejo kompare kun antaŭe. Influite de la tertremo ĝenerale malaltiĝis kontraŭinunda kapablo de akvokonservejo, hidraŭlika centralo kaj digo detruitaj en la tertremo. Oni ankoraŭ ne tute forigis la danĝeron de lagetoj kaŭzitaj de la tertremo. Tiu nova situacio multigis malfacilojn al la katastrofejo kontraŭ inundo.

Vicministro pri akvoutiligo Jiao Yong esprimis, ke ĉina koncerna departemento alte taksas la kontraŭinundan laboron. Farante kontraŭtertreman laboron oni ankaŭ prenas serion da rimedoj kontraŭ inundo. Jiao Yong diris,

"Unue, oni devas amplekse kaj serioze ekzameni la danĝeron. Estas 3 280 specialaj teknikistoj en akvoutiliga departemento de la tuta lando. Due, oni devas efektivigi ĉiujn respondecojn por forigi la danĝeron. Trie, oni devas decideme fari urĝajn rimedojn kontraŭ la tertremo kaj inundo. Kvare, oni devas amplekse urĝe forigi danĝeron de instalaĵoj detruitaj en la tertremo."

Laŭ konigo, la akvoutiliga departemento ĉiam urĝe riparas la akvokonservejon, hidraŭlikan centralon kaj digon detruitajn en la tertremo. Nun en Sichuan-provinco 80% de la detruitaj akvokonservejoj estas riparitaj. Pli ol 360 digoj estas riparitaj. Oni ankaŭ urĝe forigas aliajn danĝerojn.

Krom tiuj programoj ĉiuj detruitaj akvokonservejoj kaj hidraŭlikaj centraloj funkcias malaltigante akvonivelon aŭ senakve. Samtempe oni plenumis inspektan kaj avertan sistemon en la detruitaj akvokonservejoj kaj digoj kaj faris planon pri transloĝigo de homoj.

Pri la grandnombro da lagetoj kaŭzitaj de la tertremo la akvoutiliga departemento plenforte forigas la danĝeron laŭ la principo de sekureco, scienco kaj rapideco. La tertremo en Wenchuan kaŭzis 35 lagetojn. Interalie la plej danĝera lageto Tangjiashan jam estis sukcese danĝeroforigita en la 11-a de junio. Laŭ la takso de specialistoj, estas stabila la situacio de la restanta lageto de Tangjiashan. Glate iras la danĝeroforiga laboro pri aliaj lagetoj. Ĝis nun ĝenerale finiĝis la danĝeroforiga laboro.

Vicministro pri akvoutiligo Jiao Yong esprimis, ke sekve de ampleksa enirado en fluson oni devas fortigi kontraŭinundan laboron en la venonta etapo. Inter ili la detruitaj akvokonservejoj kaj lagetoj kaŭzitaj de tertremoj ankoraŭ estas ĉefa parto de la laboro.

"Pri la detruitaj akvokonservejoj oni devas plenforte ripari ilin. Pri la lagetoj oni devas plirapide solvi la problemon por eviti pligrandan danĝeron. Nun ni pene antaŭenpuŝas la laboron."

Cetere la koncerna departemento alte taksas la avertan laboron, inspektas la veteron kaj ĝustatempe publikigas averton. Samtempe oni faras kaj serioze praktikas projekton pri transloĝigo de homoj kaj garantias efektiviĝon de la kontraŭinunda laboro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040