china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Enhavoriĉaj kulturaj aktivadoj dum Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-01 14:57:39

  Dum la Olimpikoj Pekino aranĝos enhavoriĉajn kaj buntajn kulturajn aktivadojn por krei olimpikan atmosferon. Estro pri la kulturaj aktivadoj de la Pekina Olimpika Organiza Komitato sinjoro Zhao Dongming diris en la 28-a de julio, ke tiuj aktivadoj okazos samtempe en kaj ekster la konkursejoj. Oni unuafoje por la Olimpikoj aranĝos sportajn kaj kulturajn aktivadojn dum ĉiuj konkursoj.

Sinjoro Zhao Dongming informis, ke 34 profesiaj laborgrupoj aranĝos sportajn kaj kulturajn prezentadojn antaŭ la konkursoj aŭ en ilia paŭzo. Ankaŭ la movbildaj Fuwa sur ekranoj kuraĝigos kune kun la spektantoj la sportistojn.

/1

"Inter 32 sportaj programoj estos prezentadoj de uŝuo, akrobataĵo, danco kaj talismano. La prezentadoj celas krei atmosferon por la konkursoj. Kredeble, tiu ĉi laboro formos novan trajton kaj pejzaĝon por la olimpikaj sportaj konkursoj."

Similaj prezentadoj aperis pasintece nur por korbopilkado kaj plaĝa flugpilkado.

Spektante konkurson, oni ankoraŭ povas partopreni en pli enhavoriĉaj kulturaj aktivadoj ekster konkursejoj. Sinjoro Zhao Dongming diris, ke 20 000 artistoj el pli ol 80 landoj kaj regionoj donos centojn da prezentadoj en Pekino. En pli ol 20 olimpikaj kulturaj placoj prezentiĝos enhavoriĉaj kaj buntaj kulturaj aktivadoj, kiuj malfermiĝas senpage al la turistoj en- kaj ekster-landaj.

Alia vidinda punkto de la olimpikaj kulturaj aktivadoj estos multe da internaciaj ekspozicioj, inkluzive de olimpika foiro, kiu unuafoje okazos en Pekino iniciatite de la Internacia Olimpika Komitato, eksponiĝos iuj valoraĵoj de la Olimpika Muzeo en la svisa urbo Laŭzano. Sinjoro Zhao Dongming diris, ke internacieco karakterizos tiujn olimpikajn kulturajn aktivadojn. Ili povas akceli internacian interfluon.

/2

"Ni esperas, ke tiuj kulturaj aktivadoj enkorpigos kombinon de la olimpika spirito kun kulturo kaj arto, de kulturo kaj arto kun korpoekzercado, de prezentado en teatro kun aktivadoj sur placoj, de ĉinaj trajtoj kun internacia kutimo; tiuj aktivadoj ne nur devas koncentre manifesti la distingiĝajn trajtojn de la ĉinaj longedaŭraj historio, kulturo kaj naciecaj kulturoj, sed ankaŭ manifesti pere de vasta internacia partoprenado kunfandiĝon de internaciaj kaj plurismaj kulturoj."

Por faciligi partoprenadon de fremdlandaj spektantoj, la gastigantoj konsideras iliajn bezonojn kaj interesiĝojn, projektante la kulturajn aktivadojn. Sinjoro Zhao Dongming diris:

/3

"Multe da eksterlandaj turistoj interesiĝos por sperti kaj koni la Olimpikojn, sperti la ĉinajn kulturon, naciecojn kaj folklorojn. Pro tio, multaj ensembloj kaj gastigantoj esperas, ke pli da fremdlandanoj konos ĉinajn kremojn kaj sentos la malfermecon de la ĉina nacio al la mondo. Samtempe kun tio, tiuj kulturaj aktivadoj servos kiel tereno de interfluo inter ili kaj ni."

Zhao Dongming diris, ke tiuj dense okazontaj kulturaj aktivadoj kreos por Pekino kulturan atmosferon entuziasman, gajan kaj feliĉan. La internaciaj amikoj el diversaj lokoj de la mondo ĝuos plezuron alportotan de kulturo, arto kaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040