china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino plenumis siajn promesojn
(GMT+08:00) 2008-08-01 14:56:54

Karaj amikoj, antaŭ sep jaroj la Internacia Olimpika Komitato estis konvinkata de ĉinaj promesoj kaj decido kaj rajtigis Pekinon okazigi la Olimpikojn en 2008. Baldaŭ inaŭguriĝos la Pekinaj Olimpikoj, ĉu Pekino plenumis siajn promesojn rilate al urba projekto, mediprotekto, servo al amaskomunikiloj kaj similaj? Lastatempe, oficistoj kaj raportistoj el diversaj lokoj de la mondo faris esploradon kaj spertadon en Pekino, poste ili opinias, ke Pekino jam plenumis ĉiujn siajn promesojn faritajn ĉe la peticio de la Olimpikoj. Ili estas plenaj de fido pri sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj.

La Pekina Olimpika Organiza Komitato promesis konstrui por sportistoj bone ekipitajn konkursejojn kaj trejnejojn kun bela medio. La du simbolaj konstruaĵoj de la Pekinaj Olimpikoj, la ĉefa stadiono "Birdnesto" kaj proksima "Akva Kubo" per sia imponeca kaj freŝa aspekto mirigas diverslandajn sportistojn. Membro de la Internacia Olimpika Komitato Alex Gilady esprimis laŭdon al la "Akva Kubo" pro la altaj sciencteknikoj aplikataj por la naĝvojoj. Li diris:

"Ĉio estas perfekta! Plej gravas, ke ĉi tie la naĝistoj povas naĝi pli rapide kaj eble rompos rekordon. La projekto ne nur estas belaspekta, sed ankaŭ konsideras la sportan konkursadon. Ni atendas bonan prezentadon de sportistoj ĉi tie."

Kiel multaj aliaj metropoloj en la mondo ankaŭ Pekino estas profunde ĝenata de ŝtopata trafiko. Por provizi la Olimpikojn per facila kaj rapida trafika medio, la pekinaj Ĉefurba Flughaveno, fervojaj stacioj, ekspresa fervojo, metroo kaj aliaj trafikaj bazaj instalaĵoj estas transformitaj. Kvankam la trafikado por la Olimpikoj ankoraŭ ne atingas la pinton, tamen Alex Gilady kredas, ke la plibonigitaj bazaj instalaĵoj kaj la olimpikaj specialaj aŭtovojoj kaj similaj provizoraj rimedoj povos efike garantii la trafikadon glata dum la Olimpikoj.

Por la glata trafikado, Pekino de la 20-a de julio praktikas la rimedon pri aŭtoveturado laŭ aŭto-numeroj, tio estas, en para dato, la aŭtoj kun para numero veturu; en nepara dato, la aŭtoj kun nepara numero veturu. Interkomunikanto de la Indonezia Olimpika Komitato, kiu vivas en Ĉinio ok jarojn, opinias, ke tio estas bona ideo.

"Pekino praktikas la rimedon pri veturado de aŭtoj laŭ iliaj numeroj. Tio estas tre efika por mildigi la ŝtopatan trafikon. Samtempe kun tio reduktiĝas polucio al la aero pro malmultigita veturado de aŭtoj."

La kvalito de aero kaj medio de Pekino estas unu el la plej zorgataj problemoj de internaciaj amaskomunikiloj kaj sportistoj. Antaŭ kelkaj tagoj la humideco de pekina aero estis alta, kaj la travidebleco, malalta; nemalmultaj maltrankvilis pro la aero kaj medio de Pekino. Estro de benina sportista delegacio Charles Nobre, kiu ĵus ekloĝis en la Olimpika Vilaĝo, diris:

"Tio estas natura fenomeno. Se ni konsideras la nombron de la ĉina loĝantaro, vi trovas, ke en iuj lokoj, kies loĝantaro estas nur kelkono de tiu de Ĉinio, tamen la polucio estas sufiĉe serioza. Ni devas esprimi gratulon al Ĉinio pro tio, ke ĝi atingas tian median kvaliton, sed ne devas esti tro postulemaj."

Ankoraŭ restas 7 tagoj antaŭ la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj. Ĉu Pekino plenumis ĉiujn siajn promesojn por la Olimpikoj? La lasta takso alvenos nur kiam la Olimpikoj finiĝos. Tamen pli kaj pli da partoprenantoj en la soleno estas pli kaj pli fidoplenaj por tio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040