china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vivo en malnova loĝkvartalo
(GMT+08:00) 2008-08-01 20:58:35

Parolante pri la filino, s-ino Ju Hualing unue menciis la penigajn tagojn kiam la filino lernis en la universitato. Pro malriĉeco, lernoelspezoto de la filino preskaŭ konsumis tutan ŝparmonon de la familio. Por ŝpari monon, la gepatroj eĉ ne volis viziti hospitalon. Tamen de la lastaj tagoj, ekŝanĝiĝis la penso de s-ino Ju.

"Nia salajro multiĝas en sinsekvaj tri jaroj. Mi pensas ke tio estas garantio al maljunuloj. Nun pli kreskas la emerita pensio, pliboniĝas la kuracaj kondiĉoj, ni tre kontentas pri tio. Nun ni povas viziti la loĝkvartalan hospitalon, kiu estas facila kaj malmultkosta por ni, ankaŭ la tekniko de kuracistoj estas sufiĉe bona."

En la lastaj jaroj, paŝo post paŝo normaliĝas la laboro de la loĝkvartalo, tago post tago pliboniĝas la vivo de loĝantoj, ankaŭ pli kaj pli multiĝas la nombro de partianoj en la loĝkvartalo. 72-jaraĝa avino Chen Lingxiu aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio antaŭ 44 jaroj. Parolante pri novaj partianoj en la loĝjkvartalo, ŝi estas tre ĝoja.  

"Ni partianoj ĉiuj estas volontuloj kaj ni memvole laboras por loĝantoj. Nun ankaŭ iuj junuloj aktive partoprenas en loĝkvartala laboro kaj postulas aliĝi al la Komunista Partio de Ĉinio. Pli 30 loĝantoj prezentis petskribon pri aliĝo al la partio."

Krom solvo de najbaraj kontraŭdiroj, la partiana laborĉambro ankaŭ liveras spacon por amuzo kaj ekzercado de loĝantoj. Apud la oficejo de partianoj, establiĝas komputila legĉambro, biblioteko kaj gimnastejo senpagas por la publiko. Loĝanto Ma Guiying ofte vizitas la komputilan legĉambron kaj vid-al-vide babilas kun filino kaj bofilo, kiuj en malproksima provinco, per komputilo.

"Zhang Junyu, voku! Avino! Avino!"

Vidante karan nepon sur la komputila sceno, s-ino Ma ege ĝojas.

"La komputilo estas nova por ni. Ni devas sperti ĝin. La partiana laborĉambro de nia loĝkvartalo havas komputilojn, do ni povas ofte uzi ĝin."

Nun en 25 loĝkvartaloj de la urbo Yichang establis partiana laborĉambro je 300 kvadrataj metroj, loĝkvartalaj partianoj fariĝas grava forto por la loĝkvartala laboro. Vicsekretario de la komitato de la Komunista Partio de Ĉinio de la distrikto Xiling de la urbo Yichang s-ro Zhang Decai konigis:

"Ni havas 30 milojn da partianoj en la distrikto, se ili bone ludas sian rolon, do ili estas ege grava forto por loĝkvartala konstruado. Kaj iliaj talento kaj kapablo, kaj iliaj profitfontoj estas granda forto por ni. En la lastaj jaroj, la distrikta registaro investis pli ol 17 milionojn juanoj por la loĝkvartala konstruado. "

Ĝuste dank' al tiuj novaj kaj malnovaj partianoj, malnovaj loĝkvartaloj de la urbo ricevis tute novan aspekton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040