china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Malfermiĝis pekina olimpika junulara kampado 2008
(GMT+08:00) 2008-08-09 01:40:18

Karaj aŭskultantoj, la 6-an de aŭgusto antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj, oficiale malfermiĝis pekina olimpika junulara kampado 2008. La temo de ĉi-foja kampado estas "Junuloj kreas estontecon", pli ol 480 elstaraj junuloj el 205 landoj kaj regionoj amasiĝis en Pekino, kune spertos olimpikojn kaj sentos la ĉinan kulturon. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Posttagmeze de la 6-a de aŭgusto en pekina mezlernejo 101, oficiale malfermiĝis pekina olimpika junulara kampado 2008. Prezidanto de pekina olimpika organiza komitato Liu Qi, la unua sekretario de la Centra Komitato de Komunista Junulara Ligo kaj plenuma prezidanto de komitato de la junulara kampado Lu Hao, plenuma prezidanto de pekina olimpika organiza komitato Guo Jinlong, honora prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Juan Antonio Samaranch, pli ol 480 membroj de la kampado kaj pli ol 380 volontuloj kune ĉeestis al malferma ceremonio.

Prezidanto de pekina olimpika organiza komitato Liu Qi solene deklaris en la ceremonio.

"Malfermiĝu pekina olimpika junulara kampado 2008!"

Sekve ĉeloke sonis kanto de la junulara kampado "Juneca rendevuo", proksimume miloj da blankaj kolomboj, simbolantaj pacon kaj amikecon, leviĝis al la ĉielo kaj tutmondaj junulaj delegitoj hurais.

En sia salutmesaĝo, plenuma prezidanto de komitato de la junulara kampado Lu Hao esprimis varman bonvenigon al junaj amikoj el monde diversaj lokoj. Li esprimis, ke la junulara kampado sin dediĉos al akcelo de interfluo inter diverslandaj junuloj.

"La junulara kampado liveros gravan platformon al diverslokaj junuloj por lerni sciojn, sperti olimpikojn kaj pliigi komprenon kaj amikecon. Okazigo de la junulara kampado havas tre gravan signifon por vastigi la olimpikajn spiritojn de unueco, amikeco kaj paco kaj akceli kulturan interfluon kaj amikecon inter diverslandaj junuloj."

Olimpika junulara kampado estas grava kultura interflua aktivado sub olimpika flago, la kampado, sportaj konkursoj, olimpika ceremonio kaj olimpika arta festo kune konsistigas olimpikajn kvar ĉefajn aktivadojn. La olimpika junulara kampado havas tre gravan rolon por disvastigi de la olimpikan spiriton en junuloj. Kiel tutviva honora prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, sinjoro Juan Antonio Samaranch esprimis gratulon al junaj membroj. Li diris:

"Unue, en la nomo de prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge, mi donu plej bonan deziron al vi ĉiuj, vi estas tre bonŝancaj! Mi povas garantii, ke Pekinaj Olimpikoj estos plej bonaj en la historio! Ni dankas ĉinajn amikojn, samtempe esprimas gratulon al ili. Cetere, ni dankas pekinan olimpikan organizan komitaton kaj prezidanton de la komitato sinjoron Liu Qi. Inaŭguriĝos la olimpikoj, ni esperas plenan sukceson de la olimpikoj. Mi deziras, ke vi ĉiuj pasigu gajan vivon en Pekino. Mi konvinkiĝas, ke vi ĉiuj profunde memoros la travivaĵon en pekina olimpika junulara kampado!"

Laŭ konigo, membroj de la kampado vizitos olimpikan vilaĝon, spektos olimpikan inaŭguron kaj iujn konkursojn, disvolvos riĉajn lernajn kaj interfluajn aktivadojn kaj vizitos Imperiestran Palacon, Grandan Muron kaj aliajn famajn vidindaĵojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040