china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Oficiale komenciĝis torĉostafetado de Pekinaj Paralimpikoj en 2008
(GMT+08:00) 2008-08-29 17:09:40

Antaŭtagmeze de la 28-a de aŭgusto, bruliĝis sankta fajro de Pekinaj Paralimpikoj en 2008 en Ĉiela Altaro. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao deklaris oficialan komenciĝon de torĉstafetado de Pekinaj Paralimpikoj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Sekve de sonoriĝo de himno de Internacia Paralimpika Komitato la Ĉiela Altaro en Pekino bonvenigis Jiang Xintian, la kolektantinon de sankta fajro de Pekinaj Paralimpikoj. Jiang Xintian etendis la torĉon al konkava spegulo. Tuj bruliĝis la torĉo de Pekinaj Paralimpikoj kaj sukcesis la kolekto de sankta fajro. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao deklaris,

"Komenciĝu la torĉostafetado de Pekinaj Paralimpikoj en 2008."

En venonta 9 tagoj, la sankta fajro iros laŭ 2 vojlinioj en 11 urboj, inkluzive de Luoyang, Nankino, Shenzhen, Ŝanhajo kaj tiel plu, kaj atingos Birdan Neston en la 6-a de septembro, kiam inaŭguriĝos la Paralimpikoj. Tial la sankta fajro brulos sur la ĉefturo de Pekinaj Paralimpikoj.

Torĉostafetado estas preludo de Paralimpikoj. Tiutage prezidanto de Pekina Paralimpika Organiza Komitato Liu Qi esprimis sian bondeziron al la torĉostafetado. Li diris,

"Kiam bruliĝas la sankta fajro de Pekinaj Paralimpikoj en Ĉiela Altaro, ni sincere esperas, ke la fajro transdonu emocion kaj sonĝon, kunigu la korojn de sanuloj kaj handikapuloj kaj ludos grandiozan movimenton de Pekinaj Paralimpikoj"

Liu Qi esprimis, ke gastigo de Paralimpikoj estas marko pri progreso de humana socia civilizacio. La sankta fajro de Pekinaj Paralimpikoj signifas olimpikan spiriton, trasdonos la harmonian, amikan kaj helpeman esperon de homaro kaj antaŭenpuŝos disvolviĝon de handikapulaj aferoj en la mondo.

Prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven montris en la ceremonio, ke bruliĝo de sankta fajro signifas inaŭguron de Pekinaj Paralimpikoj. Craven diris,

"En venontaj kelkaj tagoj, en konkursado kaj ordinara vivo, la sportistoj en Paralimpikoj montros sian apartan sportan spiriton. La sankta fajro de Paralimpikoj estas simbolo de la spirito. Ili eliminos diversajn malfacilojn per tia spirito."

Laŭ statistiko, nun en la tuta mondo estas 650 milionoj da handikapuloj. Dum Pekinaj Paralimpikoj, pli ol 4 mil handikapaj sportistoj venintaj el 150 landoj kaj regionoj kaj pli ol 2 500 trejnistoj kaj oficistoj partoprenos en la aktivado.

Prezidanto de Ĉina Handikapula Federacio Deng Pufang esprimis sian bondeziron kaj atendon al Paralimpikoj. Li diris,

"Paralimpikoj estas komuna festivalo de la popolanoj en la mondo, en kiu oni forĵetas diskriminacion kaj iniciatas egalecon kaj harmonion. Ni varme atendas la okazon de Paralimpikoj kaj aplaŭdos la pacon, progreson, amikecon kaj humanismon de la homa socio sub la flago de unu mondo, unu sonĝo."

Laŭ konigo, supero, kuniĝo kaj kuna ĝuo estas ĉeftemo de la torĉostafetado de Pekinaj Paralimpikoj. La slogano estas "Bruligu Emocion kaj Kontribuu Zorgadon". La torĉostafetado longas je 13 mil kilometroj. 850 stafetistoj partoprenos en la stafetado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040