china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iom pri urba konstruado de Chongqing (foto)
(GMT+08:00) 2008-08-29 17:10:37

Chongqing estas monturbo en la ĉina sudokcidenta landparto. En la urbo, videblas metropola fenomeno kun domegoj, ĝardenecaj novaj kvartaloj kaj eĉ arte sencelaj pentraĵoj. Nun ni gvidu vin al la urbo.

En la malnovaj kvartaloj de Chongqing, la kvartalo Yuzhong estas kun plej granda reprezenteco. Tie mankas ebenaj vojoj. De antikveco, chongqing-anoj konstruis domojn laŭ monto kaj formiĝis ordigita pejzaĝo. Oni nomas la lokon "monturbo".

Komerca ringo de liberiga monumento, kiu situas en la centro de la monturbo, koncentre enkorpigas prosperon de la urbo Chongqing. La liberiga monumento alta je 27 metroj, konstruiĝis en 1945, post venko de ĉina kontraŭjapana milito. Ĉirkaŭ la monumento, etendiĝas kvar stratoj en kvar direktoj. Tie staras magazenoj kaj ĉielskrapantoj kaj la tuto estas centra komerca kvartalo de la urbo Chongqing.

Raportisto renkontis iun maljunulon en placo de la liberiga monumento. Maljunulo Yang estas chongqing-ano kaj laboris multjare en alia urbo. Reveninte al Chongqing en 1992, li rigardis gigantan ŝanĝiĝon de la urbo per siaj propraj okuloj.

"En 1992 rekonstruado de malnovaj kvartaloj ĵus komenciĝis kaj apenaŭ videblis domegoj kaj la liberiga monumento estis la plej alta. Sed nun la monumento estas la plej malalta. Piedira strato de la placo estas tre bela kaj havas honoran titolon kiel la unua strato en la ĉina okcidenta landparto."

Zono de la liberiga monumento estas malfacile trovebla ebena loko. En la pasintaj cent jaroj, butikoj de Chongqing senĉese kolektiĝis al la zono. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, 70% de urbaj komercaj entreprenoj, kia Chongqing Magazeno, estis en la zono. En 1997, kiel grava inĝenieriaĵo de la urbo Chongqing, la zono sin turnis al piedira strato. La strato famas pro sia prospero kaj havas honoran titolon de "la unua strato en la ĉina okcidenta landparto". Promenante sur la strato, oni ŝajne estas en Zhonghuan de Hongkong kaj Manhattan de Nov-Jorko.

La liberiga monumento atestas disvolviĝon de Chongqing. Depost ĝia municipiĝo en 1997, la ĉina registaro donas pli grandan administran rajton kaj pli multe da politika kaj kapitala subteno al Chongqing. La ekonomio de Chongqing rapide evoluas kaj la urbo altiĝas kaj kreskas per senprecedenca rapideco. En ĉiu jaro, tero areanta je kelkdek kvadrataj kilometroj estas urbanizata kaj formiĝas nova kvartalo. Ĉefa kvartalo de Chongqing senĉese disvastiĝas surbaze de malnovaj kvartaloj.

Sekve de urbanizo, en ĉiu jaro, preskaŭ 400 miloj da homoj transloĝiĝas al la urbo kaj tiuj novaj loĝantoj pluapaŝe impulsas bezonon de komercaj apartamentoj. La kvartalo Dadukou en sudokcidenta parto de Chongqing estas nova kvartalo, kie koncentriĝas investo al bieno. Antaŭe la kvartalo estis aldona lokalo de iu granda ŝtata entrepreno, Chongqing-a Ferŝtala Korporacio. Post kelkjara disvolviĝo, tie estas nova kvartalo kun natura pejzaĝo. Ankaŭ la korporacio komencis translokiĝon por media protekto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040