china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Marŝu antaŭen kun sonĝo--Pri granda danca prezento de Ĉina Handikapula Arta Ensemblo
(GMT+08:00) 2008-09-13 16:55:57

En vespero de la 11-a de septembro, en Baoli-Teatro, du-hora prezentado fermis sian kurtenon. Spektantoj longtempe ne volis foriri kaj aplaŭdado sonoris ondo post ondo. La kurteno refoje malfermiĝis kaj aktoroj dankis spektantojn svinginte kvin-stelan flagon kaj flagon de Paralimpikoj.

La granda danca prezento "Mia Sonĝo", kiu estas prezentata de Ĉina Handikapula Arta Ensemblo refoje surscenejiĝis en Baoli-Teatro. Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj ĉinaj gvidantoj kune kun Philip Craven, prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato kaj Juan Antonio Samaranch tutviva honora prezidanto de Internacia Olimpika Komitato spektis la prezentadon.

Je 30 minutoj post la 19-a horo, kurteno malrapide malfermiĝis. Sub fokuslampo, Jiang Xintian, kun viola-kolora ceremonia vesto, silente staris en la centro de fantazia scenejo kaj per delikata mimiko, menciis volon de handikapuloj: "ĉiuj havas sonĝon kaj aspiron; ni kune ĝuu ĉian momenton kaj sunlumon! Ni sentas lumon en mallumo, spertas melodion en silenta medio kaj strebas al perfekteco en nekompleteco……"

Kiam aperis kvar ideogramoj pri programo "Avalokiteŝvaro kun Miloj da Manoj" sur ekranoj apub la scenejo, tuj sonoris aplaŭdado. Ĉar la danca programo estas konata de spektantoj kaj estis elektata kiel plej bona danca programo de ĉinaj spektantoj.

21 surduloj, surhavante vestojn kun ora koloro, per kalejdoskopa formo de manoj kaj movado de korpoj, manifestas ĉeftemon en budaismo, ke Avalokiteŝvaro kun miloj da manoj protektas ĉiujn per siaj manoj, kaj modlas bonkoran kaj afablan figuron de Avalokiteŝvaro.

En fono de milda vento kaj varmeta sunlumo, 11 blindaj geknaboj prezentis dancon "Iru por sperti printempon". Gajaj geknaboj aŭskultas, sentas kaj tuŝas la printempon.

Blinda kantisto Yang Haitao, kiu faris prezentadon en la inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj, kun sia frato blinda kantisto Yang Haijun, kune faris prezentadon de kanto "Pruntepreni Kvin-Cent Jarojn al la Ĉielo" kaj la heroa spirito kaŭzis grandan eĥon en spektantoj kaj antaŭenpuŝis la prezentadon al kulmino.

Danca dramo "Papiliiĝo" prezentita de surdaj geknaboj estas ĉina "Romeo kaj Juliet" kaj ĝi estas skribita kaj reĝisorita de fama surda dancisto Tai Lihua, estro de la Ĉina Handikapula Arta Ensemblo. Tamen malsame ol antaŭaj amtragedioj, la danca dramo per romantika formo, prezentas amon de du gejunuloj kaj ili, en la formo de papilioj, renkontiĝas en paradizo.

Danca programero "Mia Sonĝo", kiu estas kreita de la ensemblo, jam fariĝis repertuaro post unua prezentado en la jaro 2000. Depost fondiĝo de la ensemblo, handikapaj artistoj estis aŭdiencitaj de ŝtataj kaj registaraj suverenoj de pli ol 30 landoj kaj estas laŭdataj kiel ĉinaj belaj kaj amikecaj delegitoj kaj simbolo de 600 milionoj da handikapuloj tra la tuta terglobo.

Post falo de la kurteno, aktoroj danke salutis la publikon kaj spektantoj longtempe staris kaj per kontinua aplaŭdado manifestas admiron kaj respekton al tiuj handikapaj aktoroj, kiuj amas vivon. Honorindaj gastoj suriris la scenejon kaj manpremis kun tiuj aktoroj. Vizaĝe al iu surda aktoro, Hu Jintao, la plej supera gvidanto de Ĉinio, ridete etendis la manon kaj parolis dankon per mimiko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040