china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Budo kun ĉarmeco de ĉina kulturo
(GMT+08:00) 2008-09-13 16:56:58

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, dum la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, 30 "bonaŭgur-nuberaj budoj" montrantaj la ĉinan kulturon sin montras en la centra regiono de la Pekina Olimpika Parko kaj kiel bela pejzaĝo en la parko altiras al si multe da turistoj ĉinaj kaj eksterlandaj.

Tiuj 30 budoj situas en la nordorienta angulo de la centra regiono de la Olimpika Parko. La muroj estas blankaj, kaj la tegmentoj, flavaj. Sur la tegmentoj vidiĝas bildoj de bonaŭguraj nuberoj kaj ankaŭ kelkaj vortoj en la lingvoj ĉina kaj angla, signifantaj "Ĉina Rakonto".

En ĉiuj budoj oni eksponas per objektoj, plurmedia aŭdvida arto, ĉeloka metiarta prezentado kaj interaktivado de spektantoj, naci-nivelajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn de diversaj provincoj kaj municipoj kaj diverslokajn magiajn kaj buntajn naciecajn kaj folklorajn kulturojn.

"Bonvenon al la glazura budo de Taiwan…"

Jen estas la bonaŭgurnubera budo montranta la kulturon de Taiwan. La buntaj kaj brilaj glazuraĵoj profunde impresas la vizitantojn. Tiuj glazuraĵoj simbolas aŭ pejzaĝon, aŭ animalojn aŭ simple estas budhostatuoj, ĉiuj estas versimilaj. La klariganto konigis, ke ĉiutage 30 mil ĝis 40 mil spektantoj vizitas la budon kaj la glazuraĵoj estas faritaj de fraŭlino Yang Huishan.

"Fakte, la kulturo herediĝas de generacio al generacio; ŝi, sur la bazo de la ĉina kulturo, sorbis pli da inspiro en sia kreado, tial ŝiaj peonioj kaj budhaj statuoj eksplikas la virton kaj sentimenton de ĉinoj."

En la budo de la municipo Chongqing, multaj vizitantoj rigardas brodantan virinon. Respondeculo de la budo sinjoro Tan Xiaobing konigis, ke ŝi faras la faman du-flankan brodaĵon de la provinco Sichuan.

"La majstrino estas surda. Ŝia atuto estas kolora brodaĵo duflanka kun malsamaj bildoj. En brodado, ŝi, kun la dekstra mano en supro, la maldekstra, en malsupro, brodas samtempe malsamajn bildojn. Ekzemple, ŝi brodas katon per la dekstra mano, samtempe, alian animalon per la maldekstra. La kanvaso estas ege maldika kaj delikata silkaĵo."

Vizitantoj demandas de tempo al tempo, ĉu la brodaĵo vendiĝas? Oni ja vere ŝatas la verkon. Sinjoro Wang Bin el Pekino diris, ke la budo vivece priskribas ĉinan rakonton kaj olimpikan spiriton.

 

"Kio estas la humanecaj Olimpikoj? Fakte, la Olimpikoj estas ne nur sporta kunveno kaj sporta konkursado, sed ankaŭ eksponado de kulturo. La eksponejo de ĉina rakonto ĝuste pruvas la interligiĝon inter la ĉina kulturo kaj la homa civilizacio kaj tiun inter la humaneca koncepto de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj gastigataj de Ĉinio kaj la homa civilizacio de la mondo."

La vizitantoj estas tre multaj, kaj preskaŭ antaŭ ĉiuj budoj estas longaj vicoj de la vizitantoj.

Sinjoro Manfred Bruhn el Germanio diris al nia raportisto, ke estas interese koni Ĉinion dank' al tiu maniero. Oni povas percepti nur en Pekino morojn de diversaj lokoj de Ĉinio.

"Ja estas tre interese. Ni tre volas koni la vivmanierojn de ĉinoj, ekzemple, iliajn karakterojn, ŝatatajn manĝaĵojn, kaj tiel plu."

La eksponado komenciĝis la 9-an de aŭgusto kaj daŭras ĝis la fino de la Paralimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040