china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ni Estas Volontuloj de Volontuloj --- Sperto pri volontula ĵurnalo Fenestro de Volontuloj
(GMT+08:00) 2008-09-25 15:32:23

(Su Guobin, direktanto de skermejaj volontuloj )

Karaj tetlegantoj, ene kaj ekstere de skermejo estas amaso da viglaj homoj, kiuj havas tre specialan identecon. Oni ilin nomas volontuloj de volontuloj. Krom diversaj servoj al ĉiutagaj konkursoj, ili volonte prenis sur sin ankaŭ alian taskon --- eldoni ĵurnalon, kiu nomiĝas Fenestro de Volontuloj kaj estas senpage distribuata inter volontuloj. Tiu ĉi ĵurnalo speciale raportas diversajn servojn kaj laborajn epizodojn de la skermejaj volontuloj. En ĉiu dua aŭ tria tago aperas unu numero. La kompilo, intervjuo, komposto kaj aliaj koncernaĵoj estas sendepende plenumitaj de volontuloj mem.

Direktanto de la skermejaj volontuloj Su Guobin estas ĉefa respondeculo de la ĵurnalo. Li klarigis, ke ĝis nun jam eldoniĝis 37 numeroj. Ilia celo estas doni platformon por prezenti laborajn atingojn de volontuloj kaj ilin kuraĝigi, ĉar la laboro de volontuloj estas tre okupa kaj eĉ enuiga.

"Se ili legas la ĵurnalon, certe povas interesiĝi pri ĝi, ĉar en ĝi oni raportas okazintaĵojn, kiuj okazis ĉe ili mem; kaj aliflanke, volontuloj povas ricevi kuraĝigon kaj movforton per legado de la ĵurnalo. Krom tio, en skermejo estas pli ol 20 servejoj de volontuloj kaj tial la ĵurnalo havas alian funkcion, nome, konigi inter volontuloj situaciojn de diversaj servejoj."

La redakcio de Fenestro de Volontuloj enhavas sep personojn, kiuj respektive respondecas pri malsamaj laboroj, kiaj fotado, kameraado, kompilo, intervjuo kaj komposto. Tio postulas ilian postlaboran tempon. Pro la akurateco de novaĝoj ili ofte kromlaboras por korekti kaj poste sendi al presejo tekstojn korektitajn. Ĉiuj kontribuaĵoj de ĉiu numero estas donitaj de volontuloj laborantaj en diversaj servejoj. Ili notas siajn senton kaj sperton por ĝuigi aliajn. Volontulino Xu Lingli laboras en konkursejo. Ĉar ŝi havas verkan talenton kaj viglan karakteron, oni malfermis por ŝi rubrikon Xiaoli en Konkursejo. Xiaoli esprimis, ke ŝi estas tre kontenta, ĉar ŝi povas servi al volontuloj en sia postlabora tempo.

"Ricevi la titolon volontulo de volontulo estas tre fierige. Ĝenerale volontuloj servas al spektantoj kaj sportistoj, sed ni, krom tio, servas ankaŭ al volontuloj mem. Mi sentas, ke nia laboro estas tre signifa kaj grava. Do ni estas kontentaj."

(La ĵurnalo Fenestro de Volontuloj )

Xiaoli ankaŭ estas estro de ĵurnalistaro de Fenestro de Volontuloj. Ordinare ŝi intervjuas volontulojn en diversaj servejoj, trovas iliajn rakontojn kaj lumpunktojn. Ŝi diris, ke iu volontulo servanta al spektantoj plej kortuŝis ŝin dum intervjuado.

"Kiam konkurso eniras en eksciton, ĉiuj spektantoj faras hura-kriadon por la sportistoj sur konkursejo. Sed ili, la volontuloj, kvankam proksimaj al konkursejo kaj sportistoj, tamen devas stari vizaĝe al spektantoj. Ĉiujn brilajn konkursojn ili ne povas ĝui. Tiu ĉi sinofereco aparte kortuŝis min. Ni devas komuniki tiun informon al pli da volontuloj."

La distribua kvanto de Fenestro de Volontuloj estas ĉirkaŭ 2 000 en ĉiu numero. La legantoj estas, krom volontuloj, ankaŭ administrantoj respondecaj al volontula laboro kaj gardistoj de konkursejoj. La gardistoj, kiuj konsistas el armitaj policanoj, fariĝis fanoj de ilia ĵurnalo, eĉ iuj el ili regule kontribuas al la ĵurnalo. Xiaoli konigis, ke antaŭ nelonge gardisto vidis poŝtelefonon perditan de eksterlanda amiko kaj redonis ĝin al la perdinto. Tiu ĉi kontribuaĵo, kiun ĝuste gardisto donis al ni, aperis en la ĵurnalo kaj rezultigis grandan eĥon.

Wu Qian, volontulo servanta al spektantoj, ankaŭ estas fidela leganto de Fenestro de Volontuloj. Ŝi diris:

"Ĉar la ĵurnalo raportas aferojn, kiuj okazis ĉirkaŭ ni, do ni legas ilin, kvazaŭ niajn proprajn rakontojn. Mi preferas vidi tiujn fotojn, en kiuj volontuloj diligente laboras; vidante ilin, mi sentas kuraĝigon."

(Xu Lingli, estro de ĵurnalistaro de Fenestro de Volontuloj)

Direktanto de volontuloj Su Guobin aldonis, ke volontuloj de volontuloj, krom tio, ke ili povas ĝui animan kuraĝigon, ankaŭ povas ricevi neatenditaĵojn, kiaj etaj memorigaĵoj de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj por la kontribuantoj al la ĵurnalo kaj datrevenaj festoj por la feliĉuloj. Direktanto Su diris, ke tiuj, kiuj plej komprenas volontulojn, estas volontuloj mem, kaj tio estas la plej distinga karakterizo de Fenestro de Volontuloj.

"La alia distinga karakterizo de Fenestro de Volontuloj estas originala gusto. Nia identigo al volontuloj neniam malintensiĝis kaj estas plej solida. Ekzemple, hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ ni jam aperigis sur la ĵurnalo la fotojn, en kiuj volontuloj servas en pluvo. Tio estas tre granda kaj akurata kuraĝigo por la volontuloj, kiuj sin oferis multe."

Xiaoli diris, ke la kuraĝigo kaj jesado de diversaj flankoj estas plej granda movforto por ilia venonta volontservado. Ŝi diris:

"Mi opinias, ke volontulo estas ne portempa titolo, sed dumviva kariero. En ĉiutaga vivo, manlevi pecon da forĵetaĵo, helpi maljunulon trapasi straton, ankaŭ estas volontula ago. Ni volas influi ĉiujn homojn per nia fervoro. Nia fina deziro estas, ke ĉiuj civiluloj fariĝu volontuloj.

 

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040