china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)EU ĉiu-flanke inspektos kaj kontrolos manĝaĵojn "de kamparo ĝis manĝtablo"
(GMT+08:00) 2008-10-31 19:27:19

Manĝado estas unu el la plej gravaj aferoj de homoj, tamen malsano de tempo al tempo devenas de manĝado. Nuntempe homoj pli kaj pli atentas valoron de vivo kaj sano, plifortigi inspektadon kaj kontroladon de manĝaĵa kvalito jam fariĝis vaste atentata laboro de diversaj landoj kaj regionoj de la mondo. En unu el la regionoj, kiu havas la plej perfektan leĝaron, plej evoluan ekonomion, plej progresan teknikon kaj plej altan vivnivelon de popolanoj de la mondo, farado de Eŭropa Unio en tiu ĉi kampo liveras multajn utilajn rimedojn al diversaj landoj por plialtigi inspektan kaj kontrolan nivelon de manĝaĵa sekureco.

Eŭropa Unio havas la plej perfektan inspektan kaj kontrolan sistemon pri manĝaĵa kvalita sekureco. La sistemo alprenis la inspektan kaj kontrolan rimedon de komuna partopreno kaj unuanima administrado de registaro, entrepreno, sciencesplora institucio kaj konsumantoj, per multe da leĝoj kaj regularo por fari inspekton kaj kontroladon al monĝaĵa kvalito "de kamparo ĝis manĝtablo". Tamen tiu ĉi sistemo ne estas ĉiam glata.

Kvankam en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Eŭropa Unio jam alprenis framon pri manĝaĵa sekureco kaj higieno, tamen pro granda diferenco de leĝo-praktikado de diversaj landoj, Eŭropa Unio ne havas unuanimajn kaj efikajn politikojn pri manĝaĵa sekureco en longa periodo. Sekvante aperon de frenez-bova malsano kaj aliaj skandaloj en okcidenta Eŭropo, establi unuaniman kaj perfektan leĝan sistemon pri manĝaĵa sekureco ekeniris en oficialan debatan tagordon de Eŭropa Unio. Januare de la jaro 2000, Eŭropa Unio publikigis Blankan Libron pri Manĝaĵa Sekureco kaj proponis fari fundamentan reformadon al la antaŭa framo pri manĝaĵa higieno kaj sekureco, kunigi kaj faciligi diversajn leĝojn, regulojn kaj kriterio kaj unuafoje prezentis la ideon pri ĉiu-flanka inspektado kaj kontrolado "de kamparo ĝis manĝtablo". Post kelkfoja revizio, en la 1-a de januaro de la jaro 2006, Eŭropa Unio oficiale praktikis Administran Regulon pri Sekureco de Manĝaĵo kaj Brutonutraĵo kaj finfine formiĝos unuaniman inspektan kaj kontrolan sistemon pri manĝaĵo en Eŭropa Unio.

Administra Regularo pri Sekureco de Manĝaĵo kaj Brutonutraĵo egalas ĝeneralan gvidon en inspektado kaj kontrolado de manĝaĵoj de Eŭropa Unio, diversaj reguloj en ĝi estas praktikataj de grandkvanto da detaloj. Kompare kun la antaŭa leĝo pri manĝaĵa sekureco, la nova havas serion da gravaj ŝanĝiĝoj. Unue, la nova klare reguligis du grandajn funkciojn al internaj kaj al eksteraj, malgraŭ iu ajn manĝaĵo, produktataj de ia lando, se oni trovis, ke ĝi ne atingis novan normon, oni tuj nuligos la merkat-eniran permesadon.

Aliflanke, la ŝanĝiĝo elmontriĝas en 5 flankoj. Ĝi unue emfazis unuaniman administradon; due tutprocezan inspektadon kaj kontroladon de manĝaĵoj "de kamparo ĝis manĝtablo"; trie, plifortigon de respondeco de produktantoj, prilaborantoj kaj inspektaj kaj kontrolaj departementoj de registaro; kvare, partoprenon de specialistoj; kvine, publikecon kaj tranvideblecon de informoj.

Ĝenerale dirite, establiĝo de inspekta kaj kontrola sistemo pri manĝaĵoj de Eŭropa Unio estas lecionresuma kaj kompletiga procezo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040