china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio triafoje ekzamenis kaj diskutis pri projekto de "Leĝo de Manĝaĵa Sekureco"
(GMT+08:00) 2008-10-31 19:27:19

 Post la afero de laktopulvoro kun marko Sanlu, uzata de beboj kaj infanoj, Ĉinio forte regis problemon pri manĝaĵa sekureco. La "Leĝo de Manĝaĵa Sekureco" leĝe regulas manĝaĵ-revokan sistemon, devigan ekzamenan sistemon kaj fortigas superrigardon al manĝaĵa aldonilo. La leĝa skizo estis reviziita pro la lakta evento kaj estis triafoje prezentita al la leĝdona instanco, Konstana Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso en la 23-a de oktobro. Kiel Ĉinio fundamente garantios manĝaĵan sekurecon per leĝdono? Kiel laǔleĝe preventi kaj trakti seriozajn akcidentojn de manĝaĵa sekureco? 

Septembre de la kuranta jaro, laktaj produktoj produktitaj de iuj ĉinaj entreprenoj, inkluzive de Sanlu, estis trovitaj je melamino. Tio malkovris mankon de Ĉinio en superrigardo kaj sistemo-establo pri manĝaĵo. Post la evento, ĉina ĉefministro Wen Jiabao multfoje esprimis lerni lecionon kaj fortigi sistemo-establon.

"Pli grave estas ke oni ĉerpu lecionon el la evento, fortigu sistemo-establon kaj atentu superrigardon kaj ekzamenon de ĉiuj ĉeneroj."

En tia situacio, la skiza projekto de "Leĝo de Manĝaĵa Sekureco" prezentita al Tutlanda Popola Kongreso difinas, ke la registaro praktiku tutprocezan superrigardon al manĝaĵa sekureco. Ankaǔ produktado kaj cirkulado de manĝaĵoj, servo pri manĝado kaj trinkado, produktado, uzado kaj administrado de manĝaĵa aldonilo estis inkluditaj en la leĝo. Krome, la leĝa skizo ankaǔ fortigas kontrolon kaj takson pri danĝero de manĝaĵa sekureco kaj perfektigas koncernan alarman sistemon por ĝustatempe trovi sekurecan mankon.

La plej ĉefa problemo malkovrita en la lakta evento estas manko de superrigardo pri manĝaĵa aldonilo. Por forigi la mankon, la leĝa skizo aparte multigas 6 pli seriozajn regulojn. Vicestro de la leĝa komitato de la Tutlanda Popola Kongreso Liu Xirong konigis la plej elstaran novan regulon:

"Nun uzado de manĝaĵa aldonilo estas neregulita kaj eĉ trouzita. Tio estas grava fonto damaĝanta manĝaĵan sekurecon. La leĝo aparte difinas, ke prisanaj administraj departementoj de Ŝtata Konsilantaro devas ĝustatempe amendi specon, sferon kaj normon de kvanto de manĝaĵa aldonilo, laǔ taksa rezulto pri danĝero de manĝaĵa sekureco."

Tiu regulo signifas, ke ankaǔ sendanĝera manĝaĵa aldonilo ekster la sfero estos prohibita en uzado.

Por pluapaŝe perfektigi revokan sistemon de manĝaĵo kaj fortigi manĝaĵan kontroladon, la skizo de "Leĝo de Manĝaĵa Sekureco" difinas ankaǔ, ke se entrepreno ne aktive revokos kunproblemajn manĝaĵojn, la registaro havas respondecon ordoni la entreprenon revoki nekonformajn manĝaĵojn.

Post kiam la Ŝtata Konsilantaro abolis senkontrolan sistemon de manĝaĵoj, la regulo "ne praktiki senkontrolon de manĝaĵoj" estas skribita en la leĝa skizo. Koncernaj reguloj difinas periode aǔ neperiode kontroli manĝaĵojn.

La skizo de "Leĝo de Manĝaĵa Sekureco" ankaǔ atentas akcidentan informadon kaj urĝajn rimedojn kaj forte perfektigas traktan sistemon de manĝaĵ-sekureca akcidento kaj establas fluan kaj facilan savan kanalon de rajtoj kaj interesoj de konsumantoj.

En la fino de la pasinta jaro la "Leĝo de Manĝaĵa Sekureco" jam eniris leĝdonan procezon, estro de leĝsistema oficejo sub Ŝtata Konsilantaro Cao Kangtai esprimis, ke la leĝo rilatas ĉefe al malfortaj ĉeneroj en superrigardo de manĝaĵa sekureco de Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040