china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kamparanoj povas diversmaniere cirkuligi administran rajton de agro
(GMT+08:00) 2008-10-31 19:27:19

   En la 19-a de oktobro Ĉinio publikigis gravan dokumenton por antaŭenpuŝi reformadon en la kamparo. La dokumento klarigas la politikon, ke kamparanoj povas laŭleĝe cirkuligi la administran rajton de la kontraktita agro. La dokumento montras, ke necesas fondi merkaton pri administra rajto de kontraktita agro kaj permesi kamparanojn disvolvi certskalan agrikulturan produktadon. Intervjuate de nia raportisto, ĉina specialisto pri agrikulturo esprimis, ke la dokumento efike akcelos disvolvon de la kampara ekonomio kaj pliproduktiĝon de ĉina agrikulturo kaj pliiĝon de enspezo de kamparanoj. Jen estas detala raporto ĉirilata.

La dokumento estas aprobita en la 3-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, fermita antaŭ semajno, kaj estas parto de la plano, ke la pokapa neta enspezo de kamparanoj duobliĝu en la jaro 2020 ol en 2008.

Ĉe la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio starigis en la kamparo la familian laŭkontraktan respondecan sistemon de agro. Laŭ tiu ĉi sistemo, la agro en la kamparo apartenas al la kolektivo, tamen povas esti administrata laŭ peceto de kamparanoj, subskribintaj longtempan kontrakton. Laŭ la leĝa senco kamparanoj estas malpermesataj luigi, transdoni aŭ alimaniere cirkuligi la laŭkontraktan administran rajton de agro.

Esploristo el la Esplor-Centro pri Kampara Ekonomio sub la ĉina Ministerio pri Agrikulturo sinjoro Zhao Yutian opinias, ke Ĉinio permesas kamparanojn laŭleĝe cirkuligi la laŭkontraktan administran rajton de agro, tio estas grava rompo de la ekzistanta administra sistemo de agro, kaj efike akcelos disvolvon de la kampara ekonomio en la estonteco.

/1

"La difino estas du-signifa. La unua, sistema signifo. De la kuranta jarcento, pli rapidas la transigo de agro, tamen pro manko de subteno de politiko, la transigo ofte vaporiĝas. La "Decido" de la 3-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Partio donas la subtenon, tio ludas sufiĉe gravan rolon por sistemigi transigon de agro. La dua, ekonomia signifo. Ĝi akcelas disvolviĝon de produkta forto, aplikadon de produkta tekniko, kaj ludas ege grandan rolon en enkonduko de kapitalo interna kaj ekstera kaj en cirkulado de agrikulturaĵoj. Tio havas ekstreme gravan signifon por disvolvo de la kamparo kaj solvo de problemoj pri kamparo, agrikulturo kaj kamparano."

La dokumento montras, ke la kamparanoj estas permesataj transigi kontraktadon, luigon, interŝanĝon kaj akcie kunlabori, kaj emfazas, ke transigo devas esti farata "laŭ la principo pri leĝo, memvolo kaj pago". Specialisto esprimis, ke fakte tio estas pluapaŝa perfektigo de la laŭkontrakta administra rajto de agro kaj estas ankoraŭ pli klare garantiataj la kamparanaj rajtoj de posedo, utiligo kaj profitado de la kontraktita agro.

Sinjoro Zhao Yutian opinias, ke la dokumento faras esploradon pri efika kreema maniero pri agra administra sistemo, sur la bazo de la familia laŭkontrakta administrado de agro.

/

"Cirkulado de agro kaj grandskala administrado de agro certe donos relativan influon al pliproduktiĝo kaj pliiĝo de enspezo de kamparanoj. Ĝi altiros iujn produktajn elementojn, kiaj kapitalo kaj nova tekniko, al agrikulturo kaj ludos garantian rolon por investo al agrikultura produktado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040