china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio enigos laborojn pri kamparaj laboristoj en sindikatojn
(GMT+08:00) 2008-10-31 19:27:19

Antaŭtagmeze de la 17-a de oktobro en Pekino, inaŭguriĝis la 15-a Tutlanda Kongreso de Ĉinaj Laboristaj Sindikatoj. Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis al la inaŭguro. En salutmesaĝo, ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping esprimis, ke Ĉinio vastigos kovron de sindikataj laboroj kaj kondensos laboristojn, inkluzive de kamparaj laboristoj. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

Nun en Ĉinio, pli ol cent milionoj da kamparanoj laboras pri konstruado, minekspluatado, servado kaj aliaj industrioj amase kolektantaj laborfortojn, ili estas titolitaj "kamparaj laboristoj". Kvankam ili faris grandan kontribuon al ĉinaj urbaj konstruado kaj disvolvo, tamen la sistemo de familia registro kaŭzis enoficiĝan problemon kaj bonstatan diskriminacion, tial ili ne povas ricevi endan garantion al multaj rajtoj.

En sia salutmesaĝo al la 15-a Tutlanda Kongreso de Ĉinaj Laboristaj Sindikatoj, ĉina vicprezidanto Xi Jinping esprimis, ke Ĉinio laŭgrade metos kamparajn laboristojn en sindikatojn. Li diris:

"Ĉinio devas vaste konstrui plu sindikatojn en diversaj posedsistemaj entreprenoj, plivastigi la kovron de sindikataj laboroj kaj kondensi laboristojn, inkluzive de kamparaj laboristoj, en sindikatojn."

Laŭ konigo, en la kongreso unuafoje aperis reprezentantoj el kamparaj laboristoj, ili fariĝis la nova brila punkto.

Sekve de rapida evoluigo de ĉina ekonomio, kiel postpluvaj bambuidoj en printempo, neŝtataj entrepenoj, kiel privataj kaj eksterkapitalaj entreprenoj, aperis en Ĉinio. Pli kaj pli da ĉinaj laboristoj aliĝis al la entreprenoj, kaj ĝenerale mankas respondaj sindikatoj en ĉi tiuj entreprenoj. Prezidanto de Ĉina Federacio de Laboristaj Sindikatoj Wang Zhaoguo diris, ke diversnivelaj sindikatoj fortigis sindikatan organizan laboron. Nun la nombro de membroj de sindikatoj pliiĝis ĝis 209 milionoj, en 2003 la nombro estis 123 milionoj. Li diris:

"Diversnivelaj sindikatoj antaŭenpuŝas la organizadon precipe en privataj kaj fremdkapitalaj entreprenoj, kaj tiuj ĉi laboroj progresis en filioj de 500 potencaj entreprenoj de la mondo en Ĉinio."

Laŭ konigo nun 3 37o el ĉefstabejoj kaj filioj de la 500 potencaj entreprenoj jam starigis laboristajn sindikatojn en Ĉinio kaj havas 2 milionojn kaj 10 milojn da membroj.

En la parolo Xi Jinping diris ankaŭ, ke efektive protekti leĝajn rajtojn kaj interesojn de laboristoj estas la urĝa postulo de sindikatoj en la nova situacio. Li diris: (sono 3)

"Oni devas efektivigi leĝajn rajtojn kaj interesojn de laboristoj, fortigi la partoprenon de laboristoj, akordigi la interesojn, peti iliajn opiniojn, trakti kontraŭdirojn, antaŭenpuŝi perfektigon de la demokratia administra sistemo, komplete protekti ekonomiajn, politikajn, kulturajn kaj sociajn interesojn de laboristoj kaj disvolvi la socialismajn harmoniajn laborrilaton."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040