china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ama agado al infanoj en Yongning
(GMT+08:00) 2008-10-31 19:29:39

Por frontecaj volontuloj, kelktaga veturado preskaŭ estas "ĉiutaga manĝo", tamen laŭ ili tia peniga laboro ne estas la plej malfacila afero. Volontuloj diris, ke vera premo venas el pura rigardo de infanoj.

"Fakte, la laborpremo de volontuloj estas pli granda ol nia laboro en urbo. Ĉar fronte al pli ol 300 finance helpataj infanoj en la montregiono, se ni nezorgeme neglektas unu el ili, tio eble ŝanĝos lian sorton. Ni devas raporti informojn pri ĉiuj helpataj infanoj al monkontribuantoj. Se ni ne ĝustatempe informas, monkontribuantoj eble perdos fidon al nia organizo."

Laŭ konigo, ĉiuj volontuloj de "Amkora helpado al eduko de Yongning-montregiono" estas varbitaj surrete. Krom du frontecaj volontuloj, amaso da volontuloj utiligas sian liberan tempon por fari materialo-kolektadon, retejo-administradon kaj diversajn laborojn por la organizo. "Urso" diris, ke tiuj volontuloj, kiujn monkontribuantoj kaj financitaj infanoj neniam konas, estas veraj "herooj".

"Mi opinias, ke ĉiuj havas deziron kaj esperas fari ion por aliaj. Nur ke oni havu taŭgan ŝancon. Tiu afero alportas ĝojon al mi."

Ĝuste pro tiel simpla motivo, multaj volontuloj same kiel "Urso" silente faras tiel nesimplan aferon por montregionaj infanoj. Samtempe pli kaj pli ordinaraj homoj esprimas sian amon per sia propra maniero. Konigite pri kortuŝaj aferoj okazintaj kaj okazantaj en tiu bela vilaĝo kaj vidinte fotojn de helpitaj infanoj kaj taglibrojn de volontuloj, multaj vojaĝantoj, kiuj preterpasas la te-trinkejon Husi, kontribuas monon, lasas stimulon al volontuloj kaj ankaŭ esperon al montregionaj infanoj. Ekde 2006, elementaj lernantoj de la tuta lando ne pagas plu lernokotizon. Tio sendube estas grandega bona informo al infanoj de malriĉaj montregionoj. Tamen krom la kotizo, infanoj ankoraŭ devas aĉeti iujn ekzercolibrojn. La mono kontribuita de vojaĝantoj en la te-trinkejo ĝuste povas kontentigi bezonon de infanoj. La organizo "Amkora helpado al eduko de Yongning-montregiono" donas zorgon ne nur al elementaj lernantoj, sed ankaŭ, ĉe pli, al lernantoj de malsuperaj kaj superaj mezlernejoj. Sekve de tempo-paso, tiuj tago-post-tage kolektitaj sumoj fariĝas granda forto kaj ŝanĝas viv-vojon de montregionaj infanoj. Volontulo de la organizo Shi Lei konigis:

"En 2007 17 el helpitaj alt-lernantoj eniris universitatojn. Inter ili du lernantoj estas financataj de unu homo, kiu jam financis tiujn du lernantojn en pasintaj 10 jaroj. Laŭ konigo, li plue finance helpas ilin."

"Amkora helpado al eduko de Yongning-montregiono" zorgas ne nur lernadon kaj vivon de infanoj, sed ankaŭ klopodas por bazaj instalaĵoj de lernejoj. Ili iam konstruis puton por la montregiona lernejo, kiu ne havis sufiĉe da trinkebla akvo. Infanoj de iuj lokoj ne havas sportŝuojn, ili do organizis aŭkcion kaj aĉetis 300 sportŝuojn al infanoj per kolektita mono. Respondeculo de la organizo konigis:

"Nun la financado jam kovras la tutan montregionon, de elementa lernejo ĝis supera mezlernejo, kaj helpataj infanoj venas el Yi-nacieco, Zhuang-nacieco, ktp. Ĝis novembro de 2007, la nombro de financitaj lernantoj superis 600 kaj ili venas el 28 lernejoj de la gubernio."

De la lastaj jaroj, la ĉina registaro prenas serion da politikoj por akceli devigan edukadon, fortigas edukadon de kamparaj kaj malriĉaj lernantoj kaj precipe praktikas politikojn favorajn al naciminoritataj lernantoj. Krome, la neoficialaj organizoj same kiel "Amkora helpado al eduko de Yongning-montregiono" aktive agas por popularigo de edukado. Sekve de plia atento de la registaro kaj la socio al eduka afero, pli kaj pli multe da infanoj povos ĝui justan edukan ŝancon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040