china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Afrikaj lernantoj en Wuqiao-Internacia Akrobataĵa Lernejo
(GMT+08:00) 2008-10-31 19:29:39

Karaj amikoj, hodiaŭ ni kune konatiĝu kun kelkaj afrikaj lernantoj. Ili lernas akrobataĵon en Wuqiao-Internacia Akrobataĵa Lernejo en la urbo Cangzhou de Hebei-provinco. Inter ili la plej juna infano nur aĝas je 11-jaroj. La plej aĝa estas 23-jara. Kial ili venis al Ĉinio por lerni akrobataĵon? Kiel ili vivas en Ĉinio?

 

Wuqiao-gubernio, situanta en Hebei-provinco estas fama akrobataĵa hejmo en-kaj ekster-landa. Ĉi tie situas Ĉina Wuqiao-Internacia Akrobataĵa Lernejo. En 1999, la lernejo estis nomita kiel Ĉina Wuqiao-Internacia Akrobataĵa Trejna Centro. Post tio la lernejo portas la taskon trejni eksterlandajn akrobatojn. En 2002, la lernejo portis iun projekton de ĉina Kultura Ministerio por helpi Afrikon. Ili trejnas akrobatojn por afrikaj landoj. Nun la lernejo jam trejnis 5 arojn da afrikaj lernantoj. Menciante pri trejnado al afrikaj lernantoj vicestro de la lernejo Qi Zhiyi fiere diris,

"Ĉar Wuqiao estas mondfama akrobataĵa hejmo, la registaro donis la trejnan taskon al Wuqiao. Tiuj afrikaj lernantoj diris, ke ili volontas lerni originalan akrobataĵon en Ĉinio."

Enirinte en la trejnejon la raportisto vidis pli ol 30 afrikajn lernantojn. Inter ili iu knabino altiris atenton de la raportisto. Ŝi altis preskaŭ 140 centimetrojn kaj lernis transkapiĝon. Ŝia trejnisto Liang Wenjiang diris al raportisto, ke la knabino nomiĝas Aileen, venas el Kenjo kaj aĝas nur je 11 jaroj. Rigardante la knabinon la raportisto demandis ŝin, kial ŝi forlasis la hejmlokon kaj lernas akrobataĵon en Ĉinio. Alieen nehezite respondis,

"Mi tre ŝatas akrobataĵon, do mi venis al Ĉinio."

Ĉar Alieen nur estis infano, ŝi ne povis klare esprimi sian penson. Tamen tio ne influis interfluon inter ŝi kaj ŝiaj trejnistoj. En la intervjuo, multe da trejnistoj esprimis, ke Alieen estas unu el la lernantoj plej ŝatataj de la trejnistoj. Liang Wenjiang diris,

"Kvankam ŝi estas tre juna, tamen ŝi estas tre saĝa kaj inteligenta. La trejnistoj tre ŝatas ŝin."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040