china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pinta konferenco de Grupo 20 pliigas fidon kontraŭ krizo
(GMT+08:00) 2008-11-18 16:36:56

Multe atentate de la mondo, la pinta konferenco de gvidantoj de la Grupo 20 pri financa merkato kaj monda ekonomio fermiĝis en la lasta sabato en Usono. Ĉinaj ekonomikistoj esprimis, ke kvankam la konferenco ne ellaboris perfektan projekton kontraŭ la financa krizo, tamen la deklaracio publikigita de la ĉeestantaj flankoj pliigas la fidon de diversaj landoj kontraŭ la nuna krizo, samtempe kun tio, ankaŭ atingis principan unuanimecon pri reformado de la internacia financa sistemo. Jen estas detala raporto pri tio.

En la pinta konferenco, gvidantoj el la ĉefaj evoluintaj kaj evoluantaj landoj unuanime opiniis, ke necesas alpreni ankoraŭ pli vastan politikan agadon sur la bazo de fortigo de kunlaboro pri makroskopa ekonomio, por redukti la influon de la financa krizo kaj malrapida kreskado de la monda ekonomio kaj por doni subtenadon al la evolulantaj landoj. La konferenco ankaŭ apelacias, ke diversaj landoj antaŭenpuŝu necesajn financajn kaj monajn politikojn por subteni ekonomian kreskadon kaj protekti stabilecon, kaj atingis kvin principojn pri reformado de la internacia financa sistemo.

Specialistoj esprimas, ke kvankam la konferenco estas multe atendata, tamen la financa krizo en la tuta mondo ne povas esti solvita en unu nokto, oni ankoraŭ devas plue interkonsiliĝi pri konkretaj rimedoj. Estro de Ĉina Ekonomika Esplor-Centro de la universitato Fudan sinjoro Zhang Jun opinias, ke la la plej granda kontribuo de la konferenco kuŝas en pliigo de fido.

"Laŭ mi, la plej grava informo el la konferenco estas fido. La Grupo 20 konferencis kune, tio nur anoncis al la mondo, ke ili kunlaboros en agado, ellaboros agadprojekton por pluapaŝe preventi etendiĝon de la financa krizo, precipe, preventi krepuskiĝon de reala ekonomio. Tio ja estas la plej grava signalo."

La pinta konferenco klare proponas, ke diversaj landoj prezentu necesan financan politikon por stimuli ekonomon. Antaŭ la konferenco, Ĉinio publikigis projekton pri altega sumo de 4 000 miliardoj da juanoj de renminbi por stimuli la ekonomion. Tio estas pozitive taksata en la tuta mondo.

Krome, la ĉeestantaj gvidantoj atingis principan unuanimecon pri reformado de la internacia financa sistemo.

Ĉinio, la kvara je ekonomia skalo kaj unua je fremdvaluta rezervo en la mondo, estis multe atendata en la pinta konferenco kaj esperata ludi ankoraŭ pli granda rolon en la reformado de la internacia financa sistemo. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao klare esprimis en la konferenco, ke Ĉinio volontas, kun respondeca sinteno, partopreni en protekto de internacia financa stabileco kaj en internacia kunlaboro por akceli disvolviĝon de la monda ekonomio.

La unua ekonomikisto de la azi-pacifika regiono de J. P. Morgan Chase sinjoro Gong Fangxiong esprimis, ke ĉe tiu ĉi momento Ĉinio devas aktive fari kontribuon al restarigo de la monda ekonomio; kaj samtempe kun tio, Ĉinio devas gajni parolrajton respondan al la kontribuo. Li diris:

"Laŭ mi, unuflanke, aktive partopreni, samtempe, aktive kaj iniciative gajni la gajnendajn pozicion kaj rajton. Kun tia kondiĉo, ni, elspezinte, povas atingi nian esperatan rezulton."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040