china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao apelaciis, ke internacia socio fortigu kunlaboron por efike trakti financan krizon
(GMT+08:00) 2008-11-18 16:36:56

Karaj aŭskultantoj, la 15-an de novembro en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, okazis pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20 pri financa merkato kaj monda ekonomio. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis kaj donis parolon sub la titolo "Faru plenan kunlaboron por kune pasigi la malfacilan tempon", li analizis kialojn de la financa krizo kaj eksplikis ĉinajn starpunktojn pri trakto de la krizo, reformado de internacia financa sistemo kaj aliaj varmaj problemoj, atentataj de la internacia socio.

La financa krizo, kaŭzita de usona krizo de sekundara kredito, plivastiĝas en la tuta mondo. Ĝiaj amplekso, influa grado kaj impulsa forto estas raraj de la 30-aj jaroj de la lasta jarcento. Pro la krizo, diversaj flankoj sin ekzamenis. En sia parolo, Hu Jintao montris, ke pri la krizo, ekzistas ne nur la kialo de netaŭga politiko de makroskopa ekonomio de ekonomiaj korpoj, sed ankaŭ kialo de manko de financaj administrado kaj kontrolado. La urĝa afero de la internacia socio estas daŭrigo de ĉiuj necesaj rimedoj por frue restarigi merkatan fidon kaj bremsi plivastiĝon de la financa krizo. Ĉefaj evoluintaj ekonomiaj korpoj devas porti endajn devojn, plenumi politikojn de makroskopa ekonomio, utilajn al stabileco kaj disvolvo de propraj kaj mondaj ekonomio kaj financo, kaj aktive stabiligi proprajn kaj internaciajn financajn merkatojn kaj protekti interesojn de investantoj. Samtempe, diversaj landoj devas fortigi kunaranĝon de politikoj de makroskopa ekonomio, plivastigi interfluon de ekonomiaj kaj financaj informoj, profundigi internacian kunlaboron de financaj administrado kaj kontrolado kaj krei necesajn kondiĉojn por stabiligi diverslandajn kaj internaciajn financajn merkatojn.

Hu Jintao samtempe emfazis, ke tenado de ekonomia kreskado estas la grava bazo por trakti la krizon. Diversaj landoj devas reguligi politikojn de makroskopa ekonomio, per necesaj financaj kaj monaj metodoj aktive akceli ekonomian kreskadon kaj eviti tutmondan ekonomian dekadencon. Cetere, diversaj flankoj devas kune alpreni rimedojn por stabiligi internaciajn merkatojn de energio kaj greno, bremsi spekulacian agon kaj krei bonajn kondiĉojn por monda ekonomia disvolvo. La internacia socio devas preventi komercan kaj investan protektismon en diversaj manieroj kaj klopodi por pozitiva progreso de doha-a intertraktado.

Pri reformado de internacia financa sistemo, alte atentata de diversaj flankoj, Hu Jintao emfazis, ke justeco, senpartieco, enteneco kaj ordeco estas la nova disvolva direkto de internacia financa ordo, samtempe por reformi la sistemon, oni devas observi la kvar principojn, nome ĉiuflankeco, ekvilibreco, laŭgradeco kaj efikeco.

Hu Jintao emfazis, ke en la kondiĉo de profunda disvolvo de ekonomia tutmondiĝo, financaj rilatoj inter diversaj landoj estas pli kaj pli intimaj. Ĉifoja financa krizo ne nur serioze batis financajn merkatojn de evoluintaj landoj, sed ankaŭ diferenc-grade influis multajn evoluantajn landojn, ankaŭ ekzistas la tendenco de plua plivastiĝo de la influo. Li elmetis, ke la internacia socio, precipe evoluintaj landoj, devas alpreni praktikajn rimedojn por helpi al evoluantaj landoj, precipe afrikaj landoj, venki malfacilojn.

En sia parolo, Hu Jintao ankaŭ konigis al ĉeestantoj ĉinan ekonomian disvolvon kaj serion da rimedoj, alprenitaj de Ĉinio kontraŭ la krizo, por akceli ekonomian kreskadon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040