china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kungfuo utilas al sano de la homaro
(GMT+08:00) 2008-11-18 16:31:25

Kungfuo estas trezoro de la ĉina kulturo kaj ŝatata de diversaj popoloj de la mondo. Antaŭ nelonge en la urbo Shiyan de la ĉina provinco Hubei okazis la 3-a Monda Tradicia Kungfu-Ĉampionado. Tio estis bona ŝanco por amatoroj kaj specialistoj el diversaj partoj de la mondo. Ĉeestante al la evento oni ankaŭ diskutis pri la estonteco de kungfuo.

De la lastaj jaroj kungfuo pli kaj pli populariĝas en la tuta mondo precipe pro la filmoj Malpermesita Reĝlando kaj Kungfua Pando, kaj tiu ĉi tendenco evidentiĝis en la ĉampionado.

Sinjoro Wang Xiaolin, ĝenerala sekretario de la Internacia Kungfua Federacio kaj prezidanto de la Ĉina Kungfua Asocio, konigis, ke la 3-a Monda Tradicia Kungfu-Ĉampionado tiris al si pli ol 2 000 sportistojn el 69 landoj kaj regionoj, multe pli ol antaŭe. Kanado kaj Japanio, en kiuj kungfuo estas relative populara, sendis respektive ĉirkaŭ 80 sportistojn al la ĉampionado. Krome, la ĉeestantoj estas ĝenerale pli fortaj, ekzemple preskaŭ ĉiu el la rusaj gajnis ĉampionecon el enlandaj konkursoj.

Estas ĝojige, ke ankaŭ Kolombio, Brunejo kaj aliaj landoj, kiuj tre malofte partoprenis kungfukonkurson, sendis sportistojn al la ĉampionado

Luc Bendza, prezidanto de Gabona Kungfua Asocio, diris, ke de la lastaj jaroj kungfuo rapide disvolviĝas en Gabono. Sao Zhaoming, ĝenerala sekretario de Aŭstralia Kungfua Federacio, diris: "Ĝenerale, la ĉina kungfuo sane disvolviĝas en Aŭstralio, ĉar multaj ĉinaj ekssportistoj enmigris en Aŭstralion kaj ludis pozitivan rolon por ĝia popularigo. Ĝi disvolviĝos pli bone kaj rapide en Aŭstralio pro la pliiĝo de ĉinaj enmigrintoj kaj la amo de aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd al la ĉina kulturo."

Kungfuo ne estas oficiala sporto de olimpikoj, tamen aŭguste okazis kungfukonkurso dum la Pekinaj Olimpikoj. La partoprenantoj loĝis en la olimpika vilaĝo kaj la laŭreatoj ricevis medalojn faritajn el oro kaj jado. Tio sendube atestas, ke kungfuo hava gravan lokon en la sporta mondo. Kungfuaj asocioj de iuj landoj opinias, ke la kerna problemo, kiun la internacia federacio devas solvi, estas enigi kungfuon en la olimpikan familion. Parolante pri tio sinjoro Wang Xiaolin diris: "Rekomendi kungfuon al olimpikoj kiel oficialan sporton estas unu el niaj celoj, tamen tio ne estas la tuto por ĝia disvolviĝo en la mondo, ĉar unu el la celoj estas, ke ĉiuj programeroj de kungfuo estu akceptataj de tutmondaj sportkunvenoj."

Sinjoro Zhang Shan, direktoro de la teknika komisiono sub la Internacia Kungfua Federacio, opiniis, ke kungfuo ne povas esti tuj akceptata kiel olimpika sporto, tamen tio ne ĝenas ĝian disvolviĝon. Li diris: "Laŭ mi, la neakceptiteco ne ĝenos disvolvon de kungfuo, precipe la popularigon inter diversaj popoloj, ĉar olimpikaj sportoj estas difinitaj por konkursado, tamen la ĉefa funkcio de kungfuo estas fortigi la praktikantojn. Multaj landoj ne estas membroj de la Internacia Kungfua Federacio, tamen en ili estas praktikantoj de kungfuo."

Kungfuo estas sporto por konkurso, korpkonstruo kaj memdefendo. Por disvastiĝo en la tuta mondo kungfuo havas du destinitajn misiojn: enviciĝi inter ĉefaj konkursaj sportoj kaj kontribui por sano de la homaro, tamen la lasta estas eble pli esenca. Wang Xiaolin diris, ke la Internacia Kungfua Federacio kaj la ĉina kungfuista rondo devas klopodi ne nur por enigi kungfuon en la olimpikan familion, sed ankaŭ por fari ĝin la plej furora maniero de korpkonstruo. Li diris: "La ĉina kungfuo estas bone konata precipe pro Taijiquan, unu el ĝiaj derivaĵoj. Ni volas disvastigi tiun ĉi sporton en la mondo por sano de la homaro."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040