china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Stelearo de Xi`an
(GMT+08:00) 2009-04-14 16:22:48

En Xi`an-stelearo estas konservitaj pli ol 4 mil antikvaj steleaj ŝtonoj, kiuj estis skulptitaj en sinsekvaj dinastioj de la pasintaj pli ol 2 mil jaroj. Profesoro de japana Hannana Universitato sinjoro Yamamoto Kenji tre interesiĝas pri la steleoj:

"La steleaj ŝtonoj konservitaj en Xi`an-stelearo estas plej karaj objektoj. Tiom multaj steleoj de diversaj dinastioj tie estas valorohavaj por ĉikampaj esploristoj."

Tie oni povas vidi kelkajn ŝtonojn en fremdlandaj lingvoj. Unu el la steleo estas internacie konata "Ĉina Steleo de Daqin-Nestorianismo" "Daqin" estis titolo donita de antikvaj ĉinoj por la Orient-roma EIperio, dum "nestorianismo" estas filio de kristanismo. La steleo skulptita en la jaro 781 notis la popularigon de nestorianismo en Ĉinio. Oni skulptis nomojn de 72 monaĥoj de nestorianismo per la antikvaj ideogramoj siri-ĉine interpretaj, kaj sur la kapo de la steleo krucon, simbolon de kristanismo. La stelea epigrafo estis vaste atentata internacie, kaj rigardata kiel rara materialo por studi la amikajn interfluojn inter antikvaj Ĉinio, Eŭropo kaj Mezazio.

1 2 3 4 5 6
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040