china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Maŭzoleo de Huangdi – ripozejo de la ĉina civilizacia prapatro
(GMT+08:00) 2009-02-02 15:20:00
La civilizacia prapatro de la ĉina nacio estas Huangdi, kun la familia nomo Gongsun kaj la propra nomo Xuanyuan. Estas li, kiu iniciatis la kvinmil-jaran civilizacian historion de Ĉinio. Nun ni konduku vin al lia ripozejo – Maŭzoleo de Huangdi.

La Maŭzoleo de Huangdi situas sur la zenito de la monto Qiaoshan ĉirkaŭata triflanke de la rivero Jushui en la ĉina okcidenta provinco Shanxi, kaj areas je 57 hektaroj.

Huangdi vivis en la neolitiko antaŭ 5 mil jaroj. Laŭ legendo, lia patro estis triba ĉefo. Foje lia patrino promenadis ekstere kaj vidis, ke en la aero fulmas arĝenta brilo, la patrino gravediĝis kaj post 24 monatoj naskis lin. Tuj post la naskiĝo Huangdi jam scipovis paroli. Je la 10-jara aĝo li ekvojaĝis al la famaj montoj kaj riveroj, kaj je la 15-jara aĝo li elektiĝis kiel triba ĉefo. Ĉar la de li estrata tribo prenis drakon kiel totemon, tial la ĉina nacio estas rigardata kiel posteulo de drako, kaj ĉiuj ĉinoj tra la mondo fiere nomas sin gefiloj de Huangdi. Ĉiĉerono fraŭlino Zhang Li konigis:

"Huangdi starigis grandegan meriton por la mondo. Li kreis lingvon, fonologion, agrikulturon, medicinon, kompason ktp. Dum sia vivo, li spertis militojn 53-foje, aneksis la tribon de Yandi ( alia prapatro de la ĉina nacio ), kaj kune kun li unuigis la tutan basenon de la Flava Rivero."

Sur la monto Qiaoshan staras pli ol 80 mil antikvaj cipresoj plantitaj antaŭ pli ol mil jaroj, kaj estas konataj kiel la plej granda cipresa arbaro en Ĉinio. Vidiĝas ankaŭ ŝtona steleo kun la surskribaĵo "Deĉevaliĝu". Historie ĉiuj burokratoj kaj generaloj, kiuj alvenis por konsekri al Huangdi, devis deĉevaliĝi ĉi tie, kaj pied-iri al la maŭzoleo.

Dekojn da metroj sude de la maŭzoleo videblas ruino. Ĉiĉerono fraŭlino Zhang Li konigis:

"Tiu ĉi antikva ruino estas nomata Altaro Hanwu. En la jaro 110 antaŭ la Kristo, revenante el la norda ekspedicio kune kun 180 mil armeanoj, la imperiestro de Han-dinastio Wudi speciale venis ĉi tien por fari konsekron al Huangdi. Antaŭvespere la imperiestro ordonis, ke ĉiu soldato prenu teron per sia milita robo, kaj per tio konstruu altaron altan je 13 metroj. Frumatene de la sekvanta tago, la imperiestro ascendis la pretigitan altaron kaj faris konsekradon."

La tombo de Huangdi sin trovas en la centro de la monta zenito, altas je 3,6 metroj kaj perimetras je 48 metroj.

"Vi devas stari antaŭ la incensujo, kun incensoj en la manoj, riverenci trifoje kaj oferi la incensojn. Poste vi bonvole bat-sonigu la sekurigan sonorilegon por peti beatiĝon de la prapatro, sekve iru ĉirkaŭ la maŭzoleo kaj fine faru voton surgenuiĝinte."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040