china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vojaĝo al vilaĝo de Miao-oj
(GMT+08:00) 2009-02-09 18:24:56
En la sud-orienta parto de la provinco Guizhou en sudokcidenta landparto de Ĉinio troviĝas mil-familia vilaĝo de Miao-nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. Kun longa historio, la vilaĝo estas la loko, kie la "originaleco" de Miao-nacieco estas plej bone rezervata. En ĉifoja programero ni kune vojaĝu tien por rigardi la aparte karakterizan arkitekturan stilon kaj interesajn folklorojn de Miao-oj.

En la urbeto Xijiang de la sudorienta parto de la provinco Guizhou estas Miao-nacieca vilaĝo kun 6 mil Miao-oj el mil familioj. Ĝi estas la plej granda vilaĝo de Miao-j en Ĉinio. Menciante la vilaĝon, Miao-oj respekto-plene nomas ĝin "Vilaĝego de Xijiang". S-ro Yang Changzhi, respondeculo de la administracio de loka vizitindejo, konigis:

"La mil-familia vilaĝo de Xijiang estas fama historia kultura vilaĝo, kaj nia orientilo estas konstrui novajn domojn laŭ la originala stilo, por reliefigi la antikvecon de nia kulturo."

La plejparto de loĝdomoj de Miao-oj estas palafitoj. En la mil-familia vilaĝo de Xijiang, la palafitoj staras unu super alia ĉirkaŭ montoj, kaj rigardate de malproksime, ili similas al la densa arbaro. La palafitoj estis konstruitaj el acero-lignoj. Je la krepuskiĝo de aŭtunaj tagoj, la ruĝaj folioj de altaj aceroj kaj karmezinaj palafitoj reciproke reflektiĝas, la kamenaj fumoj lante ŝvebas en la aero kaj aspektas nube aŭ nebule. La bildo estas mirinde bela. Ĉiĉerono fraŭlino Luo Yan diris:

"En la mil-familia vilaĝo de Xijiang, oni povas koni vilaĝojn de Miao-oj. La akvofluoj estas travideble klaraj kaj similas al smeraldoj bildecaj."

La mil-familia vilaĝo de Xijiang, kiel fama historia kaj kultura loko, estas unu el la 13 gravite protektataj naciminoritataj vilaĝoj de la provinco Guizhou, konata kiel "miao-nacieca kultura kaj arta rezervejo" kaj rigardata kiel "viva fosilio" de historio kaj kulturo de Miao-j. Tie ĉi ekzistas ne nur originalaj naturaj vidindaĵoj, sed ankaŭ aparte karakterizaj folkloroj kaj moroj de Miao-oj. En la vilaĝo, turistoj povas ĝui la tradiciajn vespermanĝojn de Miao-oj kaj apreci iliajn originalajn kantojn. Vespere turistoj povas tranokti en palafitoj de Miao-oj, kaj kuŝante ĉe la balkona balustrado, spekti prezentadon de kupra tamburo kaj tradicia instrumento Lusheng. S-ino Chen Suoying, turisto el la provinco Jiangxi, diris:

"Estas la unua fojo por mi viziti la mil-familian vilaĝon de Miao-oj. Miaopinie ĝi estas tre interesa vizitindejo nevidebla en la provinco Guangdong, kie mi loĝas, precipe la karakterizaj konstruoj estas tre allogaj. La pentrindaj montoj kaj riveroj kaj la honesta popola temperamento ĉiuj tre plaĉas al mi."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040