china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Moro de Konsekrado al Huangdi daŭras ĝis nuntempo
(GMT+08:00) 2009-02-09 18:39:27
Tiujn vortojn diris s-ro Li Huzi, laboranto de la maŭzolea administracio. Li instruis, kiamaniere oni faru konsekradon al Huangdi. S-ino Zhang alvenis kune kun siaj familianoj el la provinco Henan, pli ol 500 kilometrojn fore. Ŝia filo Zhang Shengchao diris:

"Konsekro al la prapatro estas farenda. Malgraŭ longa vojaĝo ni alvenis por esprimi la adoron al li. Se oni aspiras ion, oni certe faros tion finfine."

Oferante 9 incensarojn, ĉiuj familianoj batis la sonorilegon sume 18 fojojn simbolantajn 108 fojojn, esprimante la plej altan estimon al Huangdi.

Laŭ legendo, Huangdi vivis 115 jarojn. Je la 9-a de la naŭa monato laŭ la ĉina luna kalendaro, la ĉiela imperiestro opiniis, ke Huangdi jam plenumis ĉiujn taskojn kaj devas en-ĉieliĝi. Tiam flava drako descendis de la ĉielo kaj portis Huangdi en la paradizon.

De la antikveco, la monto Qiaoshan estas sanktejo por en- kaj ekster-landaj ĉinoj, kaj la konsekra kutimo startis en la historia periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2 700 jaroj. En la jaroj 1937 kaj 1938, kiam Japanio agresis Ĉinion, diversaj politikaj partioj de la tiama Ĉinio faris la komunan konsekradon en la Maŭzoleo de Huangdi kaj per tio levis la altan tajdon de la tut-nacia rezist-milito. Evidente la maŭzoleo simbolas la nacian solidarecon. Ĉiĉerono fraŭlino Zhang Li diris:

"Nuntempe en ĉiu jaro okazas du grandskalaj konsekraj aktivadoj ŝtata kaj popola respektive: okaze de la festo Klaro kaj Brilo, gvidantoj de la centra registaro partoprenas en la oficiala konsekra aktivado, kaj en la 9-a de la naŭa monato laŭ la luna kalendaro, nome la festo Chongyang, alviciĝas la popolamasa."

Krome ankaŭ transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj el diversaj mondpartoj ĉiujare alvenas por konsekrado.

Piede de la monto Qiaoshan situas Templo de Huangdi konstruita en Han-dinastio. En ĉiuj sekvantaj dinastioj, oni alte atentis pri protektado kaj riparado de la maŭzoleo kaj la templo. En la Templo de Huangdi, montrante iun antikvan cipreson, ĉiĉerono fraŭlino Zhang Li diris:

"Rigardu nun, tiu ĉi cipreso alta je 19 metroj estis plantita de Huangdi propramane. Necesas 7 homoj por ĝin sukcese brakumi. Ĝi, kun la aĝo de pli ol 5 mil jaroj, estas la plej olda cipreso en la mondo, kaj atestas la civilizacian historion de la ĉina nacio."

Estas mirinde, ke sur iu roko en la templo vidiĝas gigantaj piedsignoj respektive longaj je 52 centimetroj. Ili estas relikvoj elterigitaj en ruino de Han-dinastio. En fronta halo de la templo vidiĝas ankaŭ la ŝtona reliefa statuo de Huangdi.

En la templo troviĝas ankaŭ la vasta konsekrejo areanta je dek mil kvadrataj metroj. Ĉi tie okazas la konsekra ceremonio ĉiujare, kaj en ĝi flirtas 56 flagoj simbolantaj la 56 naciecojn de Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040