china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gastoj ĉiam estas varme bonvenigataj en vilaĝo
(GMT+08:00) 2009-02-16 15:12:56
La mil-familia vilaĝo de Xijiang, kiel fama historia kaj kultura loko, estas unu el la 13 gravite protektataj naciminoritataj vilaĝoj de la provinco Guizhou, konata kiel "miao-nacieca kultura kaj arta rezervejo" kaj rigardata kiel "viva fosilio" de historio kaj kulturo de Miao-j. Tie ĉi ekzistas ne nur originalaj naturaj vidindaĵoj, sed ankaŭ aparte karakterizaj folkloroj kaj moroj de Miao-oj. En la vilaĝo, turistoj povas ĝui la tradiciajn vespermanĝojn de Miao-oj kaj apreci iliajn originalajn kantojn. Vespere turistoj povas tranokti en palafitoj de Miao-oj, kaj kuŝante ĉe la balkona balustrado, spekti prezentadon de kupra tamburo kaj tradicia instrumento Lusheng. S-ino Chen Suoying, turisto el la provinco Jiangxi, diris: 

"Estas la unua fojo por mi viziti la mil-familian vilaĝon de Miao-oj. Miaopinie ĝi estas tre interesa vizitindejo nevidebla en la provinco Guangdong, kie mi loĝas, precipe la karakterizaj konstruoj estas tre allogaj. La pentrindaj montoj kaj riveroj kaj la honesta popola temperamento ĉiuj tre plaĉas al mi."

En ĉiu restoracio de la vilaĝo, la gastoj ĉiam estas varme bonvenigataj kaj akceptataj per tostado kaj kantado.

La restoracio "Gaja Kamparana Hejmo" en la urbeto Xijiang funkcias jam 6 jarojn, ĝia posedanto s-ino Li Zhen konigis, ke la pladoj de ŝia restoracio plejparte estas tradiciaj pladoj de Miao-nacieco, kaj turistoj plej ŝatas la long-tablan manĝadon. Ŝi konigis:

"Kiam alvenas la gasto kune kun multaj familianoj, parencoj kaj amikoj, ni kutimas aranĝi la longan tablon, por ke ĉiuj gastoj sidiĝu ĉe unu tablo, tiam la gastoj kaj gastigantoj, vid-al-vide sidante en du vicoj amfaŭflanke de la longa tablo, ek-drinkis vinon. Tia aranĝo esprimas respekton kaj komplezemon al la gastoj. Sur la longa tablo videblas diversaj tradiciaj pladoj de Miao-oj, kiaj kaĉo miksita per kokaĵo, kapsika plado, lardumita viando, kolbaso kaj ankaŭ diversspecaj alkoĥolaĵoj kaj vinoj. La familiara etoso faris la gastojn tiel kontentaj kaj plezuraj, ke ili sentas sin kiel hejme."

Kiam turistoj forlasas la mil-familian vilaĝon de Miao-oj, ili emas aĉeti tradiciajn arĝentajn ornamaĵojn de la Miao-nacieco delikatajn kaj belegajn. Metiisto Li Shining de la urbeto Xijiang sin okupas pri farado de tradiciaj arĝentaj ornamaĵoj jam 20 jarojn. Li diris:

"Mia familio sin okupas pri farado de arĝentaĵoj de generacio al generacio, kaj ni kapablas produkti ĉian specon de arĝentaĵoj, kian bezonas aĉetanto. El diversaj landpartoj kaj mondpartoj alvenas aĉetantoj de tradiciaj arĝentaj ornamaĵoj de Mio-nacieco."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040