china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ekskurso al fama skiejo Kanas de Xinjiang
(GMT+08:00) 2009-02-17 09:59:15
Kanas situanta en la norda parto de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas fama pitoreskejo de Ĉinio, tie ekzistas famaj vidindaĵoj naturaj kaj kulturaj, inkluzive de la lago Kanas konata kiel "la monde plej bela lago". Nun ni konigu al vi tiun pitoreskejon.

Kanas sin trovas en frosta montregiono de la mezvarma zono, en Kanas moderas la humideco kaj freŝas la aero en la somero, sekve ĝi estas ŝatata somerumejo por multaj turistoj. Sed vintre la tiea temperaturo proksimiĝas al 40 gradoj sub nulo Celsiuse, tio tamen ne povas bari al turistoj ĝui la glaci-neĝajn pejzaĝojn de Kanas.

La 2-an de januaro, 2009, pli ol 500 en- kaj ekster-landaj fotografiaj amatoroj kaj turistoj vojaĝis al la pitoreskejo Kanas por partopreni en la Glaci-neĝa Fotografia Festivalo de Kanas.

Fotografia amatoro fraŭlino Zhou Lei iam eniris en la pitoreskejon Kanas veturante per sledo tirata de ĉevaloj, sed ĉifoje ŝi alvenis per aŭtobuso. Ŝi diris:

"En la lastfoja ekskurso, mi uzis respektive du tagojn por eniri kaj eliri la pitoreskejon, kaj restis du tagojn ĉi tie. La nokta temperaturo atingis 40 gradojn sub nulo, tiam ŝajnis al mi, ke miaj fingroj estus frostigitaj. Sed ĉifoje, ĉar la vojo kaj bazaj instalaĵoj estas multe plibonigitaj, tial nur kelkajn horojn poste ni jam atingis la pitoreskejon."

En la inaŭguro de la festivalo okazinta en la 2-a tago de la nova jaro, oni prezentis diversajn aktivadojn karakterizatajn de lokaj moroj, kiaj ĉeval-kurado, arko-pafado kaj lukto. Spite la frostecon el pli ol 30 gradoj sub-nulaj, fotografiaj amatoroj kaj turistoj senĉese klakigis fotilojn por registri ĉiun brilan momenton. S-ro Ju Xingzhou el la ĉina municipo Ŝanhajo jam sesfoje venis al Kanas. Li diris:

"Ĉi tie regas vervo kaj viveco, la primitivaj pejzaĝoj allogas multajn turistojn. Ĉifoje mi finfine realigis mian sonĝon, nome vojaĝi ĉi tien en ĉiuj sezonoj printempa, somera, aŭtuna kaj vintra."

Krom apreci belajn naturajn pejzaĝojn en Kanas, la turistoj povas spekti ankaŭ mirindan konkurson de sur-skia ĉasado. Laŭ konkursa regularo, la skiada vojo de konkursantoj longas je 18 kilometroj, ili devas ark-pafi ĉasaĵojn artefaritajn el feloj, kaj konkuri por la ĉampioneco per la plej granda rapido kaj plej preciza pafo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040