china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Celebra aktivado de Lisu-oj en Printempa Festo
(GMT+08:00) 2009-02-23 16:38:19
La nacieco Lisu estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. La Lisu-oj de Ĉinio ĉefe loĝas en la provincoj Yunnan kaj Sichuan en la sudokcidenta landparto, kaj havas sian propran lingvon skriban kaj parolan. La festo "Kuoshi-festo" estas ilia grava tradicia festo por renkonti la novan jaron. Sekve de interfluo kaj kunfandiĝo de Lisu-oj kun aliaj ĉinaj naciecoj, ankaŭ la ĉina tradicia Printempa Festo estas populara en la lokoj, kie loĝas Lisu-oj. Nun ni konduku vin tien por rigardi la celebran aktivadon de Lisu-oj.

En la Lisu-a Aŭtonoma Subregiono situanta en ravina zono de la Transversa Montaro en sudokcidenta Ĉinio, loĝas 500 mil Lisu-oj, kaj la urbeto Lushui estas tre bela loko en la ravino. Lisu-oj lertas en kantado kaj dancado, kaj en ilia vivo kanto havas neanstataŭeblan lokon. Ili diras, ke salo estas nemankigebla en la manĝo, kaj kanto nemankigebla en la vivo.

La popolaj kantoj de Lisu-oj estas simplaj sed kortuŝaj, kun riĉaj melodioj kaj variaj stiloj, kaj la Lisu-oj viraj, virinaj, maljunaj kaj junaj ĉiuj scipovas kanti. En la ordinaraj tagoj kaj la festa celebrado ĉiuj Lisu-oj kutimas partopreni en ĥorado, kiu servas kiel tradicia ceremonio kun la titolo "Baishi". S-ro Hu A'cai, specialisto pri la Lisu-nacieca kulturo, konigis, ke la tradicia moro pri tiu ceremonio daŭras centojn da jaroj. Li diris:

"Fakte, 'Baishi' estas tradicia plur-voĉa kantado, ofte prezentata de centoj aŭ miloj da homoj okaze de festoj aŭ ferioj. La kanta sceno estas vere spektakla. Kiam la kantado ekbruas, la tuta ravino ekvibras, kaj videblas sennombraj partoprenantoj ."

En la ceremonio de "Baishi", oni prezentas ne nur grandiozan ĥoradon, sed ankaŭ antifonadon inter la gejunuloj. Kiam alvenas la printempo, Lisu-oj reciprokas plej belajn bondezirojn por la nova jaro.

Dum la Printempa Festo, Lisu-oj okazigas tradician celebran aktivadon nomatan "Printempa Bano". En la 2-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro ili venas al termikaj fontoj por sin bani, akompanate de kantado. Tio aludas, ke la akvo for-lavu lacon en la malnova jaro kaj alportu feliĉon en la nova jaro. En tiu kolektiva banado regas la civilizacia ĝentileco kaj reciproka respekto. Tiu moro jam daŭras pli ol cent jarojn. Laŭ konigo fare de s-ro Hu A'cai, la plej interesa celebrado de Printempa Bano ĉiam okazas ĉe la termika fonto Denggeng de la gubernio Lushui. Li diris:

"La akva temperaturo de la termika fonto en tiu loko estas relative pli alta. Post dekkelkaj minutoj, ovo metita sur fonto-centro povas esti preparita. Tien svarmas pli multaj homoj en la festaj tagoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040