china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kanas ĝuas grandan renomon en Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-02-24 16:11:14
Laŭ esplorado de fakuloj, La regiono Aletai en la plej norda parto de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas lulilo de la homa skiado, kaj tion pruvis antikvaj sur-rokaj pentraĵoj priskribantaj la skiadon de antikvuloj. Antaŭ dek mil jaroj, la antikva nomado de tiu regiono inventis skiojn el pina ligno kaj ĉevala ledo, kaj ĝis nun lokanoj ankoraŭ uzas tiajn skiojn.

Tagmeze de la sama tago, piede portante tiajn skiojn memfaritajn, pli ol 30 sportistoj vestitaj per naciminoritataj kostumoj, flugrapide stiradis sledojn faritajn el la besta ledo sur la neĝkovrataj montdeklivoj, manifestante la brilan skiadan arton, kaj turistoj spektantaj lokale estis ravitaj de tiu spektakla bildo. S-ino Wu Fengxia el Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diris:

"Mi estas ege emociita kaj mirigita pro tio, ke lokaj naciminoritatanoj tiel bone rezervas sian tradician kulturon. Mi ankaŭ intencas min provi en skiado, ĉar la sceno estas vere alloga."

Ankaŭ s-ro Zheng Libo el la ĉina nordorienta urbo Jilin estis forte impresita. Li diris:

"Neniam antaŭe mi spektis tian belan bildon, vere mirinde! La tradicia skiada konkurso donis al ni gravan edifon, ke de longa longa tempo, homoj pene luktas kontraŭ la naturo kaj samtempe harmonie kunekzistas kun la naturo, tio estas tre agrabla kaj pensiga."

Dank' al okazigo de la festivalo, la naturaj pejzaĝoj, naciminoritataj moroj kaj kulturaj vidindaĵoj de Kanas havas la grandan renomon en la tuta lando. S-ro Zhang Zhili el Pekino diris:

"Evidente, la kulturaj heredaĵoj estas bone konservataj, tio havas gravan signifon por levi edukitecon de homoj kaj protekti turisman profitfonton."

S-ro Wang Yitao, prezidanto de la Ĉina Skiista Asocio, jam spektis glaci-neĝajn sportojn en diversaj mondpartoj, sed estas la unua fojo por li spekti tiel originalan skiadan konkurson. Li diris:

"Tiu ĉi profitfonto apartenas ne nur al Aletai kaj Kanas, sed ankaŭ al la tuta ĉina popolo. Ni devas perfektigi ĝin, por ke ĝi fariĝu bona turisma kaj feria vizitindejo de la ĉina popolo kaj la monda popolo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040