china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gaja Festivalo de Lisuoj
(GMT+08:00) 2009-03-02 15:20:58
Dum la Printempa Festo, Lisu-oj okazigas tradician celebran aktivadon nomatan "Printempa Bano". En la 2-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro ili venas al termikaj fontoj por sin bani, akompanate de kantado. Tio aludas, ke la akvo for-lavu lacon en la malnova jaro kaj alportu feliĉon en la nova jaro. En tiu kolektiva banado regas la civilizacia ĝentileco kaj reciproka respekto. Tiu moro jam daŭras pli ol cent jarojn. Laŭ konigo fare de s-ro Hu A'cai, la plej interesa celebrado de Printempa Bano ĉiam okazas ĉe la termika fonto Denggeng de la gubernio Lushui. Li diris:

"La akva temperaturo de la termika fonto en tiu loko estas relative pli alta. Post dekkelkaj minutoj, ovo metita sur fonto-centro povas esti preparita. Tien svarmas pli multaj homoj en la festaj tagoj."

En la pasinteco, la aktivado de Printempa Bano celis ĉefe kuracadon, sed nun ĝi vere fariĝis karnavaleca festivalo. Precipe la gejunuloj de Lisu-nacieco kutimas sendorme celebri tiun festivalon per konkurso de kantado, kaj preni la festivalon kiel bonan ŝancon por trovi amatojn aŭ amatinojn. Lisu-nacieca knabino Chu Runqin tre ŝatas tiun festivalon, ŝi diris:

"En la Printempa Festo ni kolektiĝas en Denggeng, kaj okazigas konkursojn de arko-pafado, ĥorado kaj prezentadon de tradiciaj akrobataĵoj. Okaze de la festo ĉiujare ni iras tien, kie ni povas konatiĝi kun multaj amikoj, kaj ĉiuj Lisu-oj povas havigi al si la grandan ĝuon en la festo."

Krom la hom-plena Printempa Bano, dum la Printempa Festo okazas ankaŭ alia tradicia celebrado, ekzemple prepari abundajn manĝaĵojn en la antaŭvespero de la novjara tago, preĝi por la riĉa rikolto, sekura kaj prospera vivo en la nova jaro. Tiam se alvenus gastoj, Lisu-oj kutimas inviti gastojn kune drinki "unuaniman vinon". Dum drinkado de tia vino preparita de la gastiganta familio, la drinka maniero estas tre interesa: gasto kaj gastiganto kune tenu enmane la saman vin-tason, reciproke brakumu kolojn kaj ŝultrojn kaj samtempe englutu la vinon, por ke la taso da vino samtempe fluu en la buŝojn de gasto kaj gastiganto. Tio manifestas fervoron kaj gastamon de Lisu-oj. Knabino Chu Runqin prezentis tostan kanton al ni kaj diris:

"La tosta kanto tekstas kiel jene: Hodiaŭ ni kolektiĝas ĉi tie spite ian ajn malhelpon aŭ malfacilon, ĉiuj ni ege ĝojas pro la amika renkontiĝo. Ni varme bonvenigas gastojn el malproksimaj lokoj, sentas grandan honoron kaj plezuron dum drinkado de la unuanima vino, tiom agrable, tiom gaje…"

Englutinte la unuaniman vinon simbolantan amikecon, la gastoj scias, ke Lisu-oj rigardas ilin kiel fidindajn kaj bonajn amikojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040