china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Frandaĵoj de Sichuan
(GMT+08:00) 2009-03-03 10:05:48
Sichuan estas konata kiel paradizo de frandaĵoj en Ĉinio. Estante unu el la kvar famaj gastronomiaj stiloj de Ĉinio, la pladoj de Sichuan renomas en- kaj ekster-lande pro siaj eksterordinaraj kuirarto kaj indiĝena gusto. El la riĉe variaj gustoj, la Sichuan-anoj aparte ŝatas la pikan kaj akran guston. Menciante pladojn de Sichuan, oni nature ekpensas pri ilia apetitiga gusto el kapsiko kaj pipro.

Kial Sichuan-anoj aparte ŝatas la pikan kaj akran guston? Pri tio, etnografo Mao Jianhua, profesoro de Sichuan-a Universitato, diris, ke tio rilatas al historio kaj topografio de la provinco Sichuan. Li konigis:

"Sichuan situas en baseno, kaj la klimato estas humida, tio facile kaŭzas reŭmatismon al lokanoj. Kiel sciate, pipro kaj kapsiko estas ŝvitigaj, varmigaj kaj meridiano-glatigaj, tial la manĝa kutimo de lokanoj formiĝis pro topografiaj kaj klimataj kondiĉoj."

Laŭ nekompleta statistiko, la specoj de pladoj el Sichuan-stilo sin nombras je pli ol 4 mil, kiuj renomas pro la perfekteco de koloro, odoro kaj gusto. Ni prenu la pladon Mapo-tohuon kiel ekzemplon, Ĝi estas unu el la plej famaj pladoj el Sichuan-stilo. Sur neĝblanka delikata tohuo punktiĝas brun-ruĝaj bovaĵaj pecetoj kaj ole-verdaj ajlo-pedunkletoj, ĉirkaŭate de travidebla ruĝa oleo. La plado gustas pike, akre kaj bonguste. Ni petis s-ron Wang Bing, respondeculon de la restoracio Laofangzi de la urbo Chengdu, konigi tiun pladon. Li diris, ke la plado Mapo-tohuo havas historion de pli ol cent jaroj, kaj ekzistas legendo pri ĝia origino. Li rakontis:

"La plado originis el malgranda restoracio en la norda antaŭurbo de Chengdu. La edzino de la restoracia mastro estis variolulino, kaj oni alinomis ŝin Mapo. En la ĉina lingvo Mapo signifas variolulinon. Ŝi kuiris tohuon kune kun viandaj pecetoj postlasitaj dum kuirado, kaj neatendite tiu plado estis ege bongusta, poste la plado iom post iom furoriĝis."

Nuntempe la plado Mapo-tohuo fariĝis la monde konata plado el Sichuan-stilo. Simile al ĝi, ankaŭ la plado Huoguo ( fonduo ) de Sichuan ĝuas grandan renomon. Laŭdire, sen manĝo de Huoguo, la vojaĝo al Sichuan estas vana.

Fraŭlino Zuo Yanmei, oficistino de la fama restoracio Huangcheng-laoma, konigis pri tiu plado. Ŝi diris:

"La plado Huoguo de Sichuan-stilo estas karakterizata per freŝeco, bongusto kaj sanigo. Huoguo dividiĝas en du specojn, unu havas ruĝan supon kaj la alia la blankan. La ruĝ-supa Huoguo estas akra-gusta, kaj la blanka ne-akra, ambaŭ efikas por sano kaj juneco. Dum manĝado de Huoguo, oni povas brogi en la supo bovaĵon, kokaĵon, animalajn internaĵojn kaj ankaŭ sovaĝajn fungojn proprajn de la provinco Sichuan."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040