china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Printempa Festo de Oroĉjunoj
(GMT+08:00) 2009-03-09 16:12:29
La Printempa Festo estas la plej grava tradicia festo de la ĉina nacio. Nun ni konduku vin al la vilaĝo Liemin en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio por rigardi, kiamaniere Oroĉjunoj pasigas la Printempan Feston.

La oroĉjuna nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, kaj havas pli ol dek mil loĝantojn, kiuj vivas ĉefe sur la stepo Hulunber kaj la provinco Heilongjiang en la norda parto de Ĉinio. La vorto Oroĉjuno signifas "homojn uzantajn boacon" aŭ "homojn sur montoj". La oroĉjuna nacieco havas siajn proprajn lingvon kaj folkloron.

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas arieto temanta pri la vivo de Oroĉjunoj. Ĝi tekstas jene: Alta montaro Xing'an-ling kun la vasta arbaro estas hejmloko de bravaj Oroĉjunoj kantemaj kaj dancemaj…

En la vilaĝo Liemin de la Interna Mongolio estas maljuna gvidanto de ĉasistoj. Li nomiĝas E Fengjun, estis magia pafisto en sia juneco. Nuntempe li kaj liaj 14 familianoj loĝas kune. Li rememoris pri celebrado de la novjara tago fare de Oroĉjunoj antaŭ dekoj da jaroj, kiam ili loĝis en la arbaro. Li diris:

"Tiam, okaze de la Printempa Festo, ĉiuj membroj de la tribo kolektiĝis ĉe la kamp-fajro, kun preparitaj vino kaj viando, sin amuzis per kantado kaj dancado, rotaciante ĉirkaŭ la kamp-fajro. La kantoj estis kreitaj de ni mem, temis pri plukado de sovaĝaj legomoj kaj fungoj kaj hokado de fiŝoj."

Post la jaro 2000, celante protekti la ekologian medion, la loka registaro efektivigis politikojn pri malpermeso al ĉasado, samtempe distribuis la viv-subvencion al la Oroĉjunoj, kiuj sin vivtenas per la ĉasado, kaj aktive mobilizis ilin sin turni al la agrikultura produktado kaj adaptiĝi al la nova produkta maniero. Transformiĝo el ĉasistoj en kamparanojn kaŭzis la grandan ŝanĝiĝon al la vivo de Oroĉjunoj. Oldulo E Fengjun diris:

"Komence ni ne scipovis kultivadon, ni do lernis de spertaj kamparanoj. Tiam multaj Oroĉjunoj ne ŝatis sin okupi je plantado kaj ludonis siajn agrojn al aliaj homoj. Poste rimarkinte, ke kamp-kultivaj homoj pli kaj pli riĉiĝas, la ĉasistoj komencis repreni siajn agrojn kaj mem ekfaris plantadon. Faktoj pruvis, ke la kultivado estas multe pli bona ol la ĉasado por sin vivteni, ĉar la ĉasado povas nur solvi la problemon pri satiĝo, sed ne pri riĉiĝo. Dank' al la agrara kultivado ili jam kapablas aĉeti por si motorciklojn, traktorojn ktp."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040