china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Allogaj Manĝetoj de Sichuan
(GMT+08:00) 2009-03-10 17:50:10
Karaj amikoj, ankaŭ manĝetoj de la provinco Sichuan apartenas al gastronomia sistemo de Sichuan, kaj forte ravas turistojn. Ni prenu batat-amelan spageton kiel ekzemplon. S-ro Hu Xuerong, mastro de la restoracio de batat-amela spageto en la urbo Chengdu, konigis:

"Prilaborante bataton, oni muelas ĝin por akiri farunon, poste faras ĝin kiel spageton amelan, kuiras ĝin kune kun porkaj ostoj kaj intestoj. Tiu plado tre plaĉas al lokanoj."

Laŭdire, dum manĝado de la plado, necesas ankaŭ ia bakita pano kiel akompanaĵo.

La manĝetoj de Sichuan ne nur havas longan historion kaj karakterizan guston, sed ankaŭ portas interesajn nomojn. Ni prenu kiel ekzemplon la manĝeton titolitan "Tri Bombardoj". Laŭ la titolo, estas malfacile imagi ĝiajn krudmaterialojn. S-ro Mao Jianhua, etnografo kaj profesoro de Sichuan-a Universitato, konigis, ke fakte tiu manĝeto estas gluec-riza bulo surverŝita per brun-sukera melaso. Sed, kial ĝi estas titolita Tri Bombardoj? S-ro Mao Jianhua rakontis:

"Farinte negrandajn bulojn el gluec-rizo, oni ĵetas ilin sur tri kuprajn telerojn, aŭdigante grandan bruon, fine metas la bulojn en grandan bambuan kribrilon entenantan sezaman kaj sojfaban pulvorojn. Poste oni elprenas la bulojn kaj verŝas sur ilin la brun-sukera melaso. Do, la tiel nomataj Tri Bombardoj fakte estas tri bruegoj."

Krom la urbo Chengdu kaj municipo Chongqing, ankaŭ en aliaj lokoj de la provinco Sichuan troviĝas multaj specoj de frandaĵoj. Ekzemple la urbo Yibin en la suda parto de Sichuan famas pro lokaj manĝetoj. S-ino Xiong Longfang, oficistino de la Turisma Administracio de Yibin, konigis, ke en Yibin ekzistas diversaj nudeloj el dekoj da specoj, kaj la plej fama nomiĝas Ranmian kun la signifo: bruligebla nudelo. Ŝi diris:

"La bruligebla nudelo estas tre karakteriza kaj delikata en preparado, kaj perfekta en koloro, odoro kaj gusto. Ĝi vere estas bruligebla."

La bongustaj manĝaĵoj de Sichuan forte interesas turistojn, inkluzive de alilandaj. S-ro Choi Kwang Sek el Korea Respubliko faris vojaĝon al Sichuan dum ferioj. Li diris:

"Sichuan allogas min per siaj ĉarmaj naturaj pejzaĝoj, sed pli emocie por mi estas manĝi originalajn pladojn de Sichuan-stilo, kiuj aparte plaĉas al mi, tial mi estas ege ĝoja. Mi esperas, ke ankaŭ la amikoj el aliaj landoj vojaĝu al Sichuan por ĝui ĝiajn belajn pejzaĝojn kaj frandaĵojn."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040