china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vivo de Oroĉjunoj multe pliboniĝas
(GMT+08:00) 2009-03-16 10:21:56
Transformiĝo el ĉasistoj en kamparanojn kaŭzis la grandan ŝanĝiĝon al la vivo de Oroĉjunoj. Oldulo E Fengjun diris:

"Komence ni ne scipovis kultivadon, ni do lernis de spertaj kamparanoj. Tiam multaj Oroĉjunoj ne ŝatis sin okupi je plantado kaj ludonis siajn agrojn al aliaj homoj. Poste rimarkinte, ke kamp-kultivaj homoj pli kaj pli riĉiĝas, la ĉasistoj komencis repreni siajn agrojn kaj mem ekfaris plantadon. Faktoj pruvis, ke la kultivado estas multe pli bona ol la ĉasado por sin vivteni, ĉar la ĉasado povas nur solvi la problemon pri satiĝo, sed ne pri riĉiĝo. Dank' al la agrara kultivado ili jam kapablas aĉeti por si motorciklojn, traktorojn ktp."

Nuntempe, same kiel oldulo E Fengjun, Oroĉjunoj, kiuj forlasis la ĉas-pafilon kaj prenis la plugilon, pasigas la prosperan vivon, havigante al si abundajn manĝaĵojn ne nur okaze de festoj, sed ankaŭ en la ordinaraj tagoj, kaj ĉiu familio loĝas en la nova domo. Tia vivo estis neimagebla en la pasinteco. S-ro E Yuming, filo de oldulo E Fengjun rememoris, ke la Printempa Festo okazinta en liaj infanaj jaroj estis tute alia ol la nuntempa. Li diris:

"En mia infanaĝo, la vivkondiĉoj estis nekontentigaj, oni loĝis en la malaltaj kabanoj, ankaŭ la festo ne estis tre interesa. Tiam la nutraĵa strukturo estis monotona, kaj ĉiutagaj manĝaĵoj estis la viando el sovaĝaj bestoj kaj fiŝoj, sed nun vidiĝas multaj freŝaj legomoj kaj maraj kreskaĵoj sur niaj manĝtabloj. Ankaŭ la infanoj ege ĝojas en la festo, ĉar krom eksplodigi petardojn kaj fajraĵojn, ili ricevas novajn vestojn kaj pli multan poŝmonon."

La manĝado en antaŭvespero de la novjara tago estas la plej grava manĝado por ĉinoj. La luksa antaŭvespera festeno de Oroĉjunoj manifestas ilian riĉan vivon, kaj ĉiu plado portas la bon-aŭguran signifon. En la festo, ili kutimas drinki la speciale faritan kumison, kiu aludas, ke ĉiu Oroĉjuno estu sana kaj fortika simile al ĉevaloj galopantaj sur la stepo. Tiu tradicio daŭras en ĉiu jarfino, okaze de la antaŭvespera manĝado, ĉiuj familianoj kolektiĝas kune, drinkante la kumison, ili frandas, babilas, kantas kaj ĝuas la feliĉan vivon kaj gajan feston.

Karaj amikoj, oldulo E Fengjun nun esprimas belajn bondezirojn al vi ĉiuj en la oroĉjuna lingvo:

"Sanon kaj pliriĉiĝon en la nova jaro al vi ĉiuj! Feliĉan Printempan Feston!"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040