china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tri-gorĝa Muzeo
(GMT+08:00) 2009-03-17 09:51:23
La regiono de Tri Gorĝoj estas unu el la gravaj areoj, kie fluas Yangzi-rivero, la plej longa rivero de Ĉinio. La ĉina municipo Chongqing estas grava urbo en tiu ĉi regiono. Hodiaŭ ni konduku vin al la Tri-gorĝa Muzeo de Chongqing, por koni longan historion kaj profundan kulturan entenon de tiu urbo kaj tiu regiono.

La Tri-gorĝa Muzeo, la plej granda special-tema muzeo de Ĉinio, situas ĉe la Popola Strato en la urba centro de Chongqing, vizaĝe al la vasta Popola Placo. La muzeo estis konstruita en la jaro 2005, kaj areas je pli ol 40 mil kvadrataj metroj, inkluzive de la ekspozicieja areo de 23 mil kvadrataj metroj. La ĉefa konstruaĵo de la muzeo imitis la figuron de la tri-gorĝa digo, kaj la grandega arka verando ĉe la fronta pordo similas al torenta akva kurteno, manifestante apartan imponecon.

En la muzeo estas konservataj pli ol 170 mil gravaj relikvoj, kiuj troviĝas respektive en kvar eksponejoj. S-ro Liu Chunming, vic-direktoro de la muzeo, konigis, ke tiuj eksponejoj montras, el diversaj flankoj, la historion de la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero kaj tiun de la muzicipo Chongqing. Li diris:

"La unua eksponejo estas titolita 'Imponaj Tri Gorĝoj', ĉi tie oni povas koni la fundamentan staton de natura medio, geografio, kulturo kaj la tri-gorĝa programo. La dua eksponejo estas titolita 'Antikva Sichuan', kaj konigas pri historio de la Tri Gorĝoj kaj Chongqing antaŭ la dinastio Han ( 206 a.K – 220 p.K ), kaj la tria eksponejo titoliĝas 'Vojo de Chongqing", kaj temas pri moderna historio de Chongqing, kaj la kvara eksponejo titoliĝas 'En Kontraŭjapana Rezistmilito'"

La Tri Gorĝoj similas al civilizacia kaj historia galerio de la ĉina nacio, ĉenigas bildecajn naturajn pejzaĝojn de Sichuan, kaj formis civilizacian koridoron, kiu ligas la sudokcidentan landparton kun la orienta.

En la unua eksponejo "Imponaj Tri Gorĝoj", videblas perfekta miniaturo de la brila civilizacio de la grandioza Yangzi-rivero.

En tiu ĉi eksponejo vidiĝas multe da karakterizaj relikvoj de la regiono, kiu subakviĝis pro akvo-rezervado de la tri-gorĝa programo. S-ro Wang Chuanping, respondeculo de grupo pri protektado de la tri-gorĝaj relikvoj, konigis:

"En tiu ĉi eksponejo oni povas vidi ekologion kaj transformiĝon de la Tri Gorĝoj kaj rilatojn inter la homo kaj la naturo. Ekzemple, sur la ege valoraj haŭlistaj rokoj videblas postsignoj formitaj pro frostado de ŝnuroj, tio manifestas la vivstaton de ŝipistoj siatempe. Ni detranĉis klifojn de du bordoj de la Gorĝo Qutang kaj eksponas la tranĉaĵojn ĉi tie, tio ege surprizas spektantojn."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040