china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibeta tradicia kulturo renoviĝas en heredado
(GMT+08:00) 2009-03-23 17:33:43
La Tibeta Aŭtonoma Regiono situanta en la sudokcidenta landparto de Ĉinio estas lulilo de la tibeta kulturo, kaj diversnaciecaj popolanoj kun tibetanoj kiel la ĉefa parto kreis la karakterizan naciecan kulturon. La nacieca kultura heredaĵo de Tibeto havas longan historion kaj riĉan akumulon. Hodiaŭ ni konigu al vi pri heredado kaj disvolvado de tiu kulturo en la pasintaj dekoj da jaroj.

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas bruo el prezentado de la tradicia kant-danco populara en la tibeta regiono Xigaze. En la tibeta lingvo tiu kant-danco nomiĝas "Duixie", kaj estas unu el ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.

Por elfosi kaj heredi tiun popolan arton, en la jaro 2005, la gubernio Lhatse de la regiono Xigaze fondis artan ensemblon el lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj. Oficisto de la gubernia registaro s-ro Li Haiquan konigis:

"La arta ensemblo de nia gubernio Lhatse komence nur havis 32 membrojn, post mallonga trejnado ni partoprenis en la 2006-ajara novjara vespero okazigita de la tibeta televid-stacio, kaj nia originala arto tre plaĉis al spektantoj. Ni celas konigi niajn popolajn kulturon kaj arton al la spektantoj, por ke pli multe da homoj konu la tibetan kulturon."

En la jaro 2008, la arta ensemblo de la gubernio Lhatse invitite partoprenis en la amuza vespero por la Printempa Festo aranĝita de la ĉina centra televid-stacio, kaj ilia prezentado ravis spektantojn en la tuta lando. 22-jara s-ro Sonam Qupei estas kamparano de la gubernio, kaj aliĝis al la ensemblo je ĝia fondiĝo. Li diris:

"En la infanaĝo mi ellernis kantadon ludante muzikilon, kaj tuj min anoncis kiam fondiĝis la kamparana arta ensemblo. Mi estis tre ĝoja, ke mi partoprenis en prezentado de la amuza vespero por la Printempa Festo. Estante ano de hejmlando de la kant-danco 'Duixie', mi devas heredi kaj propagandi tiun arton."

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas nova dramo prezentata de la kamparana arta ensemblo de la tibeta gubernio Lhatse, temas pri prosperiĝo de la nova kamparo kaj feliĉa vivo de kamparanoj kaj paŝtistoj en Tibeto. Reĝisoro de la ensemblo s-ro Tashi Wangla estas instruisto de muzika leciono de elementa lernejo. Li diris:

"Nia ensemblo jam faris la prezentadon en Hongkong, Kantono, Hangzhou kaj aliaj lokoj, kaj la spektantoj donis tre varman eĥon. Ni kombinas la kreitajn programerojn kun la tradiciaj, por renovigi tiun kant-dancan arton."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040