china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Trezoraj eksponaĵoj de Muzeo
(GMT+08:00) 2009-03-24 16:45:35
En la dua eksponejo "Antikva Sichuan", preskaŭ ĉiu eksponaĵo estas trezoro. Laŭ konigo fare de s-ro Wang Chuanping, en la akvo-rezerveja regiono de la Tri Gorĝoj ekzistas riĉaj profitfontoj de relikvoj. Li diris:

"En dekkelkaj jaroj, la arkeologia kvanto plenumita de ni atingis milionon kaj 300 milojn da kvadrataj metroj, kaj tiu kvanto estas rekorda en la arkeologia rondo. Sen la tri-gorĝa programo, tiu kvanto estus atingata eble en kelkaj generacioj, sed dank' al tiu ĉi konstruado, ni plenumis tion nur en dekkelkaj jaroj. Elteriĝis pli ol 150 mil historiaj relikvoj, inkluzive de pli ol dek mil valoregaj. Ekzemple, steleoj el la dinastio Han estas raraj en la tuta lando. Pere de arkeologia elfosado en la Tri Gorĝoj, ni trovis, ke tiu ĉi regiono estas lulilo de la orienta homaro."

Laŭ konigo fare de s-ro Wang Chuanping, krom la sub-teraj relikvoj, ankaŭ sur-teraj relikvoj, kiaj trabo Baihe, templo Zhang Fei kaj vilaĝo Shibao, ĉiuj estas bone protektataj. La trabo Baihe estas giganta natura ŝtona trabo longa je 1 600 metroj kaj larĝas je 16 metroj, kiu sin el-akvigas en la sekecaj vintro kaj printempo, sed sub-akvigas en pluva sezono. UNESKO nomas ĝin "la monde unika antikva hidrologia stacio bone konservata". S-ro Wang Chuanping diris:

"En majo ĉijare la trabo estos malfermata al turistoj. Ĝi apartenas al relikvo-protekta programo riparita per mult-fakaj teknologioj. Origine ĝi ekzistis sub akvo, kaj nun ni konservas ĝian tian staton. Antaŭe oni povis hazarde vidi ĝin en la sekeca printempo, sed de nun ĝi estos tutjare malfermata laŭ avangarda ekspona rimedo. Por protekti la templon de Zhang Fei, ni translokis ĝin, kaj ankaŭ tiu templo estas preta por malfermiĝo al turistoj."

La eksponejo "Vojo de Chongqing" estas aparte familiara al maljunaj Chongqing-anoj. La strato pavimita per nigraj ŝtonpecoj, la palafito, la barbirejo kaj te-trinkejo eksponataj ĉi tie estas bone konataj de ili, kaj promenante sur tiu strato rearanĝita laŭ la malnova aspekto de Chongqing, oni sentas sin kvazaŭ esti en la malnova epoko.

En la lasta eksponejo "En Kontraŭjapana Rezistmilito", ĉio manifestas la grandan spiriton de la heroa urbo Chongqing en la kontraŭagresaj jaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040