china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kulturaj heredaĵoj floradas en Tibeto
(GMT+08:00) 2009-03-30 12:53:05
Laŭ konigo, en la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono troviĝas sume 60 reprezentaĵoj de la ŝtat-nivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj ankaŭ 31 daŭrigantoj de tiuj heredaĵoj. La ĉina registaro ĉiujare asignas la certan mon-sumon kiel la subvencion al ili.

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas paragrafo de la fama tibeta epopeo "Reĝo Gesar", prezentata de tibetaj veteranaj artistoj. Antaŭ la demokratia reformado de Tibeto okazinta en la jaro 1959, la popolanoj ne rajtis ĝui kulturajn fruktojn, kaj la artistoj diskriminaciitaj de servutul-posedantoj, ne havis la normalan socian pozicion. Sed nun ili estas la plej eminentaj daŭrigantoj de la tibetaj kulturaj heredaĵoj kaj respektataj kiel "ŝtataj trezoroj". Oficisto de la kultura departemento de la Tibeta Aŭtonoma Regiono s-ro Nyima konigis:

"Kunlaborante kun la eduka departemento, ni funkciigas trejnajn kursojn, starigis la bazlokon de heredado tie, kie ekzistas nemateriaj kulturaj profitfontoj, kaj kulturas artajn talentulojn, samtempe ni ankaŭ faras direktadon al popolanoj por daŭrigi tradician kulturon kaj arton. Sen tiuj laboroj, eble multaj kulturaĵoj jam pereus."

Laŭ konigo, nuntempe en la Tibeta Aŭtonoma Regiono estas 19 gubernio-nivelaj popolaj art-ensembloj kaj proksimume 500 amatoraj aktoraj teamoj, kiuj konstante aktivadas en la kamparo kaj paŝtejo, kaj tre plaĉas al la popolamasoj. Antaŭ la demokratia reformado, oldulo Wangchuk estis servutulo, kiu tute ne havis rajton spekti artan prezentadon, sed nuntempe li povas ofte apreci la prezentadon de diversaj artaj teamoj. Li diris:

"En la pasinteco, la servutul-posedanto ofte aranĝis artistan prezentadon por si, tamen al ni servutuloj estis malpermesate spekti ĝin. Nun mi jam spektis eĉ prezentadon de artistoj el la urboj Xigaze kaj Lasao. Mi estas tre kontenta."

Nuntempe diversnaciecaj popolanoj de Tibeto senĉese klopodas por protekti, heredi kaj disvolvi sian tradician kulturon, kaj la tibeta tradicia kulturo iras al prospero. S-ro Zhang Qingli, oficisto de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris:

"En la estonteco ni laŭplane kaj laŭpaŝe perfektigos ĉiujn kulturajn kaj relikvajn establaĵojn, por ke la historia, brila kaj tradicia kulturo povu ĉiam rezerviĝi kaj floradi."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040