china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Miljara urbeto—rejuniĝa Wuzhen
(GMT+08:00) 2009-03-31 09:32:09

La orienta kaj okcidenta kvartaloj de Wuzhen estas malfermaj. En la jaro 2001, la orienta kvartalo la unua ekmontris la kulturon de la urbeto. Estas multaj malgrandaj muzeoj, ekzemple: muzeo pri litoj, muzeo pri folkloroj, muzeo pri lignaj skulptaĵoj, malnova loĝejo de ĉina fama verkisto Maodun kaj tiel plu. Tiuj muzeoj densigas la centjaran historion de ĉina suda parto. La vidindejoj Triblankvino-farejo kaj Hongyuantai-tinkturejo estas lokoj vizitindaj. Triblankvino estas apartaĵo de Wuzhen. Ĝi estas aroma, gustoplena, enbuŝmola, freŝa kaj aromdaŭra. En la farejo, turistoj povas ne nur vidi la faradon, sed ankaŭ gustumi la ĵus distilitan triblanko-vinon. La tinkturejo Hongyuantai havas miljaran historion, ĝia blue tinkturita ŝtofo estas fama tra la mondo. La bluo de la ŝtofo estas nature pura kaj tute senpolucia. Oni faras ŝtofon kaj la tinkturon per la indiĝena rimedo, kaj la desegnoj kaj strioj plenas de vilaĝa stilo. Se vi volus aĉeti pecon da ŝtofo kiel memoraĵon, vi do povus laŭplaĉe elekti unu el ili en la butiko antaŭ la tinkturejo.

1 2 3 4 5
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040