china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wuzhen---urbeto kuŝanta ĉe akvo
(GMT+08:00) 2009-03-31 10:02:27

Karaj amikoj, aŭdiĝas zumado de bobeno en farejo por silkŝpinado. La centjara ŝpinejo Yidasihao montras la tutan procedon fari silkon: el planto de morusoarboj; bredo de silkraŭpoj; kolekto de kokonoj al elbobenado kaj brokado. Vi povas persone fari la ŝpinadon kaj spekti la silkŝpinadon de la ŝtata trezoro—Wuzhen-brokato, kaj apreci la eksponon de la fajnaj brokatoj; turistoj sate ĝuas la morusan kulturon de la urbeto Wuzhen.

La okcidenta vidindejo prezentas diversajn servojn por tranoktado de malsamaj turistoj. Junulara loĝejo kaj indiĝenstilaj amasloĝejoj disponas litojn kontraŭ malaltaj prezoj; dum hoteloj kvinstelaj estas luksaj kaj komfortaj. La temaj trinkejoj, gastejoj kaj amasloĝejoj konservas la primitivajn stilojn kaj paralele provizas per trinkakvo, satelita televido kaj aliaj utiligaĵoj, kiuj integre kombinas la internacie plezuran kvaliton kun la gusto de la antikva urbeto. Sinjorino Gao Yuping, kiu respondecas pri la proponado de la turisma programo, konigis la novan celon de la urbeto.

1 2 3 4 5
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040