china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aktive heredata Tibeta Opero
(GMT+08:00) 2009-04-14 10:44:46
Post la demokratia reformado de Tibeto okazinta en 1959, la ĉina registaro alte atentas protektadon kaj disvolvadon de la naciminoritataj kulturaj heredaĵoj, sinsekve fondis specialajn organojn por fari akuratan kolektadon kaj ordigadon al la naciminoritataj kulturaj heredaĵoj, kaj metis solidan bazon por heredado de tiuj valoraĵoj.

S-ro Rgyatso, ĉefo de la oficejo pri savado de naciminoritataj kulturaj heredaĵoj en la distrikto Shannan, diris:

"En la jaro 2005, startis en la tuta lando la laboro por savi kaj protekti la ne-materiajn kulturajn heredaĵojn, sed en la jaro 1985, ni jam komencis fari tiun laboron."

Laŭ konigo, en la distrikto Shannan, de la pasintaj 20 jaroj, oni kolektas kaj ordigas la grandan kvanton da valoraj materialoj, inkluzive de pli ol 800 popolaj rakontoj, 18 mil baladoj, kaj ankaŭ faris centojn da diskoj pri popolaj kand-danco kaj muziko.

En la jaro 1986, oni fondis organizon pri savado de la tibeta opero Zhaxi Shoba, kaj invitis s-ron Pema Dondrup kiel instruiston. Li rememoris:

"En la unua kurso lernis 26 junuloj, komence ili nenion sciis pri tiu opero kaj trafis multajn malfacilojn. Sed ili ŝvitegis super la lernado por mastri la arton. Tio ege kontentigis min, ĉar mi ĉiam tenas mian promeson daŭrigi la heredadon de la tibeta opero Zhaxi Shoba."

Nuntempe, en la trejna kurso gvidata de s-ro Pema Dondrup jam estas pli ol 200 lernantoj, kiuj vigladas sur la scenejo de la tibeta popola arto. Ĝojige estas, ke Nyima Tsering, disĉiplo de majstro Pema Dondrup, jam fariĝis la 8-ageneracia instruisto de tiu opero kaj surŝultrigis la heredan kaj elvolvan taskon de la opero. S-ro Nyima diris:

"Majstro Pema instruas al ni ne nur kanti la tibetan operon Zhaxi Shoba, sed ankaŭ varme ami tiun arton. Li baldaŭ 90-jariĝos, sekve la tempo estas iom urĝa por ellerni pli da scioj de la instruisto. Spite diversajn malfacilojn, mi daŭre strebos kaj certe realigos la komunan belan sonĝon de la instruisto kaj ni mem."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040