china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Junulo por arta sonĝo (foto)
(GMT+08:00) 2009-04-17 18:09:19

geknaboj sin ekzercas

En februaro estas ankoraŭ tre malvarme en norda Ĉinio, tamen junuloj svarmis al artaj universitatoj por esti ekzamenataj. Spite al frosteco kaj penego miloj kaj miloj da junuloj atendas sinanoncon kaj vid-al-vidan ekzamenadon. La ekzamenado pri artaj branĉoj ardas jaron post jaro kaj jam estas atentinda socia fenomeno en Ĉinio. Hodiaŭ ni proksimiĝu al iu junulo studanta dancarton kaj rigardu lian vojon al arto.

Li Ning el la ĉina orienta provinco Shandong sin ekzercas en dancado por la baldaŭa ekzamenado. La 7-an horon matene li ekzercas sian korpon.

Irinte en la ekzercejon li ekportis pordancajn kostumon kaj ŝuojn. Li malfruiĝis je du minutoj, li do devis nur fari ekzercadon ĉe la apuda stango: la maldekstra gambo stamfas 5 000-foje, kaj ankaŭ la dekstra, 5 000-foje, poste faras 200-foje hirundan salton, kaj fine kurbigas la talion 200-foje.

"Post stamfado miaj du gamboj formikis, kaj farinte la hirundan salton kaj tali-kurbigon, kvazaŭ la tuta korpo paraliziĝus. Tamen tuj poste mi ankoraŭ devas min ekzerci kune kun aliaj lernantoj."

Li Ning naskiĝis en la jaro 1990 kaj estas nur unu el la miloj kaj miloj da ekzamenotoj. Nun en triono de la ĉinaj pli ol 1 800 altaj lernejoj funkcias artaj specialecoj pri muziko, danco, belarto, kino, televizio, parolado kaj similaj. Nur en lia hejmprovinco Shandong, estas proksimume 150 000 tiaj ekzamenotoj. Por sia arta sonĝo ili devas sin oferi pli multe ol siaj samaĝuloj.

Antaŭ 3 jaroj li, lernanta en la unua klaso de supera mezlernejo, hazarde spektis kvaropan dancon "Manovrado de la reĝo de regno Qin". Pro la fortikaj dancantoj kaj la fortaj ritmoj la danco plenas de vireco. Li diris en memorado al la sceno:

"Ja estas animskue. Eĉ viroj povas danci tiel bele. Kortuŝite, mi pensis, estus brave, se ankaŭ mi povus tiel danci."

De tiam li ekiris sur la vojon al dancarto. Lia decido ja estis surpriza al liaj gepatroj, tamen la lastaj plene respektis lian elekton kaj sendis lin al la loka plej bona danclernejo.

Junulo por arta sonĝo

Por dancarto, la 15-jaraĝo ja estas malfrua, ĉar la ostoj kaj ligamentoj jam plenkreskas, kaj la dancmovoj ja estas ege malfacilaj por li. Li komencis penigan kaj preskaŭ kruelan ekzercadon. En la unua kaj dua klasoj de supera mezlernejo li devis studi tage kulturajn sciojn kaj post lecionoj li hastis al la danclernejo kaj en la tria klaso, li tie lernis dancarton en ĉiu tago.

En tiu jaro Li Ning fariĝis turniĝanta turbo kaj dum diurno sin ekzercis escepte de manĝado kaj dormado. Kvankam oni diris, ke ne gravas vundeto por skolano al dancarto", tamen la doloro pro ŝiriĝo de ligamento ankoraŭ estas freŝa en lia memoro:

"Kiam mi min ekzercis en spagato, preteratente, femuralo mislokiĝis. Tiam la tuta gambo paraliziĝis kaj neniel povis moviĝi. En la sekva tago mi sentis, ke la muskolo de la gambo kvazaŭ estus disŝirita, tamen mi ankoraŭ iris al leciono."

Kiel aliaj lernantoj, Li Ning lernis la ĉinan lingvon, matematikon, fremdan lingvon, fizikon kaj aliajn devigajn kulturajn lecionojn, dume sin ekzercis de fundamenta ekzerciteco kaj atendas artan ekzamenadon por viziti universitaton.

Por altigi ilian nivelon de dancarto, instruisto decidis gvidi ilin al Pekino. Antaŭ tri monatoj de la ekzameno la instruisto kaj tiuj lernantoj trajne veturis al Pekino kaj loĝis apude de la ĉina plej alta dancarta lernejo – Pekina Dancarta Instituto, kaj de la Centra Nacieca Universitato – lulilo de ĉinaj naciecaj kaj folkloraj dancistoj. Tie ili estis urĝe trejnataj en du semajnoj por lerni plimulte. Li lernis kaj sin ekzercis 15 horojn en ĉiu tago.

"Estas tre bonŝance, ke ni povas lerni de pekinaj instruistoj. Ni ĉiuj firme kaptas ĉiun minuton. Kvankam ni estas tre lacaj en nokto, tamen ni ankoraŭ foje kaj refoje legas notojn pri lecionoj."

Li Nin diris, ke kvankam la tagoj en Pekino estas penigaj, tamen ili rapide pasas, du semajnoj palpebrume iris for. Li ankoraŭ ne vizitis pekinajn famajn vidindaĵojn, kiaj Tian'anmen-Pordego, Malnova Imperiestra Palaco, Birda Nesto kaj Akva Kubo, ĉar baldaŭ okazos la dense konkura ekzamenado.

"Estas nur du tagoj ĝis la ekzamenado, tamen ni ankoraŭ devas lerni plu. Vi mem konscias, ke vi ne vin ekzercis en unu tago; la instruisto konscias, ke vi ne vin ekzercis en du tagoj; kaj la spektantoj konscias, ke vi ne vin ekzercis en tri tagoj. Ni estu tute pretaj en lundo por la ekzamenado."

Ĉe la fino de februaro, Li Ning refoje venis al Pekino por ekzamenado de alia universitato. Ni deziras bonŝancon al tiuj knaboj, kiuj strebas al la arta sonĝo!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040