Ja komenciĝas la taga laboro. Homgrupoj alkuras al Hekou-haveno el la kontraŭa malnova strato de Vjetnamio.
Piedpaŝoj proksimiĝas, homfluoj ekkompaktiĝas. Oni kunportas plektitajn sakojn en la manoj, ŝarĝojn sur la ŝultroj, korbojn sur la dorsoj, ĉiuj estas peze ŝarĝataj. Sekvas la ankoraŭ plifluaj veturiloj: bicikloj, tricikloj kaj platĉaregoj…oni diras, ke la matena spektaklo ĉe la hevena malfermo markas la prosperon de Hekou.
1 2 3 4 |