china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Plifruas printempo en tertreme plagita regiono
(GMT+08:00) 2009-04-21 17:41:55
La provinco Sichuan, situanta en la sudokcidenta parto de Ĉinio, de longe famas pro siaj riĉaj turismaj profitfontoj. Sed la fortega tertremo okazinta en la 12-a de majo pasintjare kaŭzis grand-mezuran reduktiĝon de la tiea turisma konsumado. Proksimume unu jaron poste, nun la turisma afero de la tertreme plagita regiono estas plena de la printempa vigleco.

En marto, ni veturis de la provinca ĉefurbo Chengdu al la vizitindejo Dujiangyan. Spite malvarmecon de la fru-printempa vento, kolzaj floroj kreskantaj ambaŭflanke de la vojo pompe brilas, heroldante nebareblan alvenon de la primavero. La vizitindejo Dujiangyan, elteninte la historian provon en pli ol du mil jaroj kaj suferinte la eksterordinare tertreman katastrofon, nun kviete renkontas turistojn el diversaj lokoj.

Fraŭlino Guo Yi kaj ŝiaj amikoj venis el Pekino. Ŝi diris:

"Ni nun havas la liberan tempon, kaj deziras scii la post-tertreman staton de Sichuan. La naturaj pejzaĝoj de Sichuan vere estas belegaj, sed ni trovis, ke la tertremo multe damaĝis Dujiangyan, tre bedaŭrinde!"

Same kiel fraŭlino Guo Yi, nemalmultaj el la turistoj vojaĝantaj en Dujiangyan volas spuri postsignon de la fortega tertremo okazinta en la 12-a de majo pasintjare. La vizitindejo Dujiangyan situas dekojn da kilometroj fore de la urbeto Yingxiu, la tertrema centro, pro tio ĝiaj multaj vidindaĵoj estis detruitaj, kaj disfalis eĉ la templo Erwang omaĝa al du projektistoj de la fama akvoutiliga konstruaĵo Dujiangyan. En la fino de septembro de la pasinta jaro, la vizitindejo denove sin malfermis al la publiko. S-ino Ji Yanli, vicdirektoro de la merkata departemento de la vizitindejo Dujiangyan, konigis:

"La turisto-akcepta kvanto nun estas 76% de tiu en la sama periodo antaŭ la tertremo, kaj tiu cifero ege ĝojigas nin ĉiujn laborantojn, ĉar ĝi estas multe pli granda ol la de ni atendita. Samtempe ni ankaŭ vidis la grandan zorgon al mondaj heredaĵoj el Ĉinio montritan de turistoj venintaj de diversaj landpartoj kaj mondpartoj, fakte ili donis la fortan subtenon al rekonstruado de nia vizitindejo. Ĝuste pro tio, ni povas tiel frue kaj rapide restarigi la normalajn produktadon kaj vivon, ankaŭ la originalan belecon de Dujiangyan."

Laŭ statistiko, en la jaro 2008 la tut-provinca turisma enspezo estis 109,152 miliardoj da juanoj, je 10,3% malpli ol tiu en la jaro 2007. La rekta ekonomia perdo kaŭzita de la tertremo al la provinca turisma afero superis 50 miliardojn da juanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040