china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sonĝo de studentoj pri entreprenado
(GMT+08:00) 2009-04-22 16:42:37

(Entreprenado)

 Karaj amikoj, en la kuranta jaro pli ol ses milionoj da ĉinaj studentoj finos sian studadon en universitatoj, tamen pro la internacia financa krizo ne estas tre hela la situacio por ilia laboro. Ilia entreprenado estas rigardata kiel grava kanalo por tio, kaj iuj sociaj organizoj kaj universitatoj aktive agadas. Hodiaŭ ni konigu al vi pri la afero.

De la meza tagdeko de februaro, vespere de ĵaŭdo studento por doktoreco nomata Gong Xinqi de la Pekina Industria Universitato akurate iras al la Servocentro por Talentuloj de la kvartalo Chaoyang de Pekino por esti trejnata en "Chaoyang-a Porentreprenada Vespera Lernejo".

Li planas sian entreprenadon pere de sia softvaro pri medikamento, tamen la preparado ankoraŭ ne estas sufiĉa:

"Mi intencas lerni pri financaj aferoj. En entreprenado mi devas legi financan etaton. La lernejo povas liveri ŝancon al programo."

En la lernejo funkcias lecionoj pri psiko en laborado, preparado por entreprenado, registriĝo kaj imposto de entrepreno, merkatado kaj vendado kaj similaj.

Duono de la centoj da kursanoj estas baldaŭaj diplomitoj de universitatoj. Iuj jam atingis ion en sia entreprenado, aliaj, kia Gong Xinqi, tenas projekton por sia entreprenado. Laboranto de la lernejo sinjoro Ma Yuan diris al nia raportisto, ke la nombro de la unuaj trejnatoj estas unuoble pli multa ol planita.

"Multaj junuloj strebas al entreprenado, tamen al ili mankas talentoj por tio; nia lernejo invitas specialistojn kaj instruistojn el diversaj kampoj, liveras al la studentoj senpagan trejnadon por efektive altigi ilian kapablon."

Laŭ konigo, la invititaj instruistoj inkluzivas famajn profesorojn, eminentajn junajn entreprenistojn.

En la vespera lernejo la kursanoj iom post iom kontaktiĝos kun merkatado kaj vendado, projektado kaj taksado pri programo kaj similaj. Tiuj, kiuj povas prezenti bonan projekton, povas per la platformo de la lernejo rekte dialogi kun entreprenistoj kaj serĉi ŝancon de kunlaboro kaj subvencion por entreprenado.

Koincide kun la vespera lernejo, ankaŭ altaj lernejoj praktikas planon por doni helpon al studentoj en ilia entreprenado. La Ĉina Popola Universitato fondis centron por entreprenado. La centro donas regulan trejnadon pri entreprenado; invitas sukcesintajn entreprenistojn lekcii pri siaj spertoj; organizas taksistan grupon pri la projektoj de la studentoj; ankoraŭ kolektis milionon da juanoj de renminbi por entreprenada fonduso. Parolante pri fondado de la centro, vicestro de la centro sinjoro Wang Guocheng diris:

"Ne tre multaj novaj diplomitoj sukcesas en entreprenado pro la ĝenerala situacio, strukturo de la scioj kaj ekonomia medio. Laŭ mi, por stimuli studentojn al entreprenado necesas establi en la eduka sistemo kaj inter la studentoj ĉi tian trejnan mekanismon pri entreprenado."

Fakte, entreprenado estas eksterordinare reala problemo. Por komencantoj necesas lui laborĉambron, aĉeti instalaĵojn, fari plurajn registriĝojn, prepari startigan kapitalon, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ĉio ĉi sendube bremsas ilian ambicion. Samtempe kun tio, entreprenado signifas fari multe da detalaj aferoj. Ili devas kontaktiĝi kun registaraj industriaj, komercaj, impostaj kaj aliaj fakoj kaj penas akiri permesilon.

Pro tio, la centro ellaboris mekanismon pri senkosta kovado por entreprenado. Taksite, la programoj kun latenta forto gajnos helpon pri laborejo kaj kapitalo:

"La centro provizas ilin per senpagaj ĉambroj kaj iuj instalaĵoj, donas seninterezan krediton je 30 000 ĝis 50 000 juanoj de renminbi. La centro ankaŭ klarigas al ili la menciitajn detalajn aferojn."

Sinjoro Wang Guocheng diris al nia raportisto, ke kun disvolviĝo de la socio entreprenado stimulas laborpostenigon. La universitatoj devas liveri al studentoj ŝancon sperti entreprenadon. Ĉu sukceso, ĉu malsukceso, senescepte fariĝos riĉaĵo por la kreskado de studentoj:

"Sukcesinte, studento ne certe fariĝos entreprenisto aŭ mastro. Mastro aŭ laboranto devas posedi la kvaliton por entreprenado, ekzemple, kreemon, ŝancokaptadon kaj kunlaboran spiriton de grupo. Nia trejnado celas, ke ili komprenu, kio estas entrepreno, kio estas penigo, ĉio ĉi tre gravas por kulturi la junulojn."

 

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040