china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Reviglas turisma afero en Sichuan
(GMT+08:00) 2009-04-29 14:58:05
Por revigligi la turisman aferon de la tertreme plagita regiono, la loka registaro faris multajn klopodojn, ellaboris kaj efektive praktikis la planon pri post-katastrofa rekonstruado, kaj aranĝis multajn novajn programojn. En la ora feria semajno de la ĉijara Printempa Festo, sume 16 milionoj da turistoj vojaĝis al la provinco Sichuan.

Sekve de alveno de la printempo, multaj turismaj servoj aranĝas novajn itinerojn por allogi pli da turistoj, ekzemple ekskurso al novaj vilaĝoj rekonstruitaj post la tertremo, spertado de la kamparana vivo, vojaĝo laŭ pluraj kamparaj itineroj ktp. La urbeto Yingxiu, nekonata loko sur la turisma itinero de la fama vizitindejo Jiuzhaigou en la pasinteco, estis centro de la ĉifoja fortega tertremo kaj ek-konata tra la tuta lando. Nun multaj turistoj vojaĝas tien por rigardi ĝin.

Laŭ informo, sekve de pluapaŝa perfektiĝo de la turismaj instalaĵoj en la tertreme plagitaj lokoj, la kampara turismo ĉiuflanke restariĝos okaze de la Internacia Laborula Festo la 1-a de majo ĉijare.

Krome, por impulsi tiean turisman aferon, diversaj lokoj pliintensigas konstruadon de trunkaj vojoj, ekzemple la trafika departemento de Chengdu, la ĉefurbo de la provinco Sichuan, plirapidigas la konstruadon de 9 ĉefaj vojoj. La turismaj departementoj eldonis propagandajn bruŝurojn pri lokaj vidindaĵoj, trafikaj kaj akceptaj establaĵoj, dissendis la broŝurojn al hoteloj, aŭt-stacioj kaj aliaj lokoj, kaj okazigas diversajn turism-stimulajn aktivadojn.

S-ino Duan Hong laboras kiel direktoro en la sichuan-a filio de la Ĉina Internacia Turisma Servo. Lastatempe ŝia telefono senĉese zumadas, kaj oni konsultas ŝin pri diversaj turismaj informoj. Por ŝi kaj la turisma kompanio, kie ŝi servas, la pasinta jaro simple estis inkubsonĝo, sed nun ŝi estas optimisma pri kariero en la nova jaro. Ŝi diris:

"En la lasta jaro post la tertremo, la tuta fako sin trovis en depresia stato, kaj turisma kvanto reduktiĝis je 70-80% kompare kun tiu en la pasintaj jaroj. Laŭ la nuna cirkonstanco, ni kredas, ke la jaro 2009 alportos multe pli grandan rikolton ol la pasinta jaro."

Por akceli restariĝon kaj revigliĝon de la turisma industrio, la turisma administracio de la provinco Sichuan iniciatis fari la komunan entreprenadon de ĉiuj vizitindejoj en la tuta provinco kaj doni pli grandan rabaton al turistoj. Okaze de la 1-jariĝo de la tertremo en la 12-a de majo, diversaj vizitindejoj de Sichuan praktikos la senpagan eniron, por esprimi dankon al zorgo, subteno kaj helpo de la tuta socio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040