china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Wu Boxiong
(GMT+08:00) 2009-04-30 09:26:05

En majo de 2008, la rilatoj inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo pozitive ŝanĝiĝis, tiam estrante delegacion de ĉina partio Kuomintango, li vizitis la ĉefteron kaj akcelis pluapaŝan interfluon kaj dialogon inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la partio Kuomintango. Gvidate de li, la partio Kuomintango sukcesis en elektado de Taiwan en 2008. Li ĝuste estas prezidanto de la ĉina partio Kuomintango sinjoro Wu Boxiong. Hodiaŭ ni kune eniru en la politikan vivon de Wu Boxiong.

70-jaraĝa Wu Boxiong naskiĝis en politikista familio, li sinsekve servis kiel estro de la gubernio Taoyuan, urbestro de Taibei kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Kuomintango, estis titolita "ĉiamverda arbo de la taiwan-a politika rondo".

En la jaro 2007, Wu Boxiong, servinta kiel la unua vicprezidanto de Kuomintango, partoprenis en elektokampanjo de prezidanto de Kuomintango kaj sukcesis. Sed post elektiĝo, Wu Boxiong alfrontis ne ebenan vojon. Li diris, ke post kiam li elektiĝis kiel prezidanto de Kuomintango, li havis ne ĝojon, sed pezan ŝarĝon, ĉar li devis estri la partion partopreni en elektado de 2008, tio estas peniga batalo por Wu Boxiong, tiam li jam maljuniĝis kaj sano ne estis tre bona. Rememorante la periodon, Wu Boxiong diris:

"Estas bonŝance, ke pli kaj pli da homoj povas kune batali kun mi, kaj ĉiuj membroj de la partio Kuomintango havas ĉi tian komunan konon, nome, ni devas sukcesi. Kaj ni havas historian misian senton, ĝi ĝuste estas prosperigo de Taiwan, tial ni posedas unuiĝan forton."

Post sukceso en la elektado, Wu Boxiong diris, ke pro fido de taiwan-anoj, la partio Kuomintango posedis la hodiaŭan situacion, tial kun modesta kaj danka koro, li gvidos la partion kaj kreos bonaĵojn al taiwan-anoj. Li diris:

"Por ni, en Taiwan, homoj povas sukcesigi nin, ankaŭ malsukcesigi nin, tial ni ĉiam montras al popolanoj, ke ni estos modestaj kaj dankaj. Ni ĉerpos lecionon el pasintaj eraroj. Mi konvinkiĝas, ke ni gajnos pli altan konfidon de taiwan-anoj."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040