china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

De altebenaĵa izolejo ĝis voj-interplektita edeno
(GMT+08:00) 2009-05-05 17:35:24
En la pasintaj 50 jaroj post la demokratia reformado en Tibeto, grandega ŝanĝiĝo okazis al la vivo de diversnaciecaj popolanoj de Tibeto. En la pasinteco, la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, konata kiel la monda firsto, de la antikveco estis maloportuna en la trafiko. Sed en la nuntempa Tibeto, ŝoseoj, fervojoj, aviad-linioj kaj tref-kruciĝaj vojoj etendiĝas en ĉiuj direktoj. En ĉifoja programero ni konigu al vi pri impeta disvolviĝo de la tibeta trafiko kaj pli kaj pli oportuna nova vivo de la tibeta popolo.

Antaŭ la paca liberigo en Tibeto, la trafiko estis ege postiĝinta, sur la tibeta tero areanta je 1,2 miliono da kilometroj troviĝis neniu ŝoseo, transportado tute dependis de homoj kaj brutoj, kaj la unika vojo estis unu-kilometre longa strato pavimita el sablo kaj ŝtoneto inter Potala Palaco kaj la ĝardeno Norbu Linkha.

S-ro Salong Pingla, vicprezidanto de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke kiel persono travivanta la du sociojn novan kaj malnovan, li havas profundan impreson pri grandega ŝanĝiĝo de la tibeta trafiko. Li diris:

"Mia hejmloko situas en la gubernio Lazi. En la pasinteco, ĉiufoje kiam mi venis el la distrikto Rikaze al mia hejmo por viziti gepatrojn, mi, dorsportante la sakon, piediris 3-4 tagojn trans montoj kaj riveroj, kaj kiam mi atingis la hejmon, mi estis tiel laca, ke mi apenaŭ kapablis paŝi sur antaŭsojlan ŝtuparon. Sed nun necesas nur 3-4 horoj por atingi la hejmon."

En la 25-a de decembro de 1954, la ŝoseo inter Sichuan kaj Tibeto kaj tiu inter Qinghai kaj Tibeto kun la totala longo de 4 360 kilometroj samtempe ekfunkciis ĝis la tibeta ĉefurbo Lasao, fininte la sen-ŝosean historion de Tibeto. De tiam Tibeto kaj la internaj lokoj de la patrolando firme interligiĝas, kaj komenciĝis la nova erao de la tibeta trafiko.

Post la demokratia reformado en 1959, precipe post la efekvigo de reformado kaj malfermo, la ĉina centra registaro senĉese plifortigas monasignon al la konstruado de fundamentaj instalaĵoj de Tibeto, sekve serio da gravaj programoj estis finkonstruita kaj ekdonis la profiton, kaj ludas tre gravan rolon por levi la popolan nivelon kaj akceli la socian kaj ekonomian evoluadon de Tibeto. Registara oficisto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono s-ro Liu Zhiqiang diris:

"En la periodo de la 10-a Kvinjara Plano ( 2001 – 2005 ), la fikskapitala investo de la tuta socio atingis 69,8 miliardojn da juanoj, inkluzive de 51 miliardoj da juanoj asignitaj de diversaj ŝtataj ministerioj kaj centraj entreprenoj, per tio Tibeto konstruis kvanton da fundamentaj instalaĵoj kaj bazaj industriaj programoj, kiuj forte subtenas la ekonomian kreskadon de Tibeto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040